Esperanta Civito

Nia lingvo 122-jara

Hodiaŭ ni celebras la Tagon de la Esperanta Lingvo, koincide kun la permeso de la rusa cenzuro por la eldono de la Unua Libro, la 2an de junio 1887. Samtempe ni festas la promulgadon de la Konstitucio de la Esperanta Civito, antaŭ ok jaroj en la ĉarma Sabloneto, perlo de la renesanca arkitekturo, kiu lastatempe eniris la mondan Unesko-trezoron.

Ni ankaŭ situas en la balotsemajno por la Parlamento de Eŭropa Unio: postmorgaŭ la popoloj komencos voĉdoni, ekzemple en Britio, kie ĉiam oni balotas ĵaŭde. Pri la rilato inter nia lingvo kaj Eŭropo eblus jam verki longan historion, se temas pri la eŭropaj institucioj, kaj longegan, se temas pri la eŭropa civilizo. Fakte esperanto estas produkto de la eŭropa civilizo: unue kiel ideo de planlingvo, parto de la interlingvistika aventuro ekinta per Kartezio, kontraste al la ideoj de vehikla lingvo, aŭ de piĝino, kiujn produktis aliaj civilizoj, precipe en Azio; due kiel klopodo respondi al la hebrea demando, kiu estis specife eŭropa demando; trie kiel aspiro al homaraneco, al mondcivitaneco, al ekumenismo, kiuj karakterizas ĝuste Eŭropon, ekde la helenismo. Sufiĉas mencii Sokraton, laŭ frazo sur muro de la universitato en Lisbono: "Ne nomu min atenano aŭ greko, nomu min mondcivitano"; li pagis per sia vivo interalie la negon de nacia identeco, favore al transnacia.

La demando de la identeco nature kupliĝas al la lingvo, ĉar lingvo, se vivanta, estas ankaŭ identigilo. La identeco de Esperantiano estas per si mem transnacia, kvankam tio ne signifas ke eŭropa. La arbo, okupanta per sia trunko areon kun relative malgranda diametro, povas per sia frondaro kovri multe pli vastan spacon. Sed la branĉoj etendiĝas proporcie al la profundeco de la radikoj: kvazaŭ ju pli monda estus la frondaro, des pli intima kaj profunda estus la eŭropeco. Kaj per tio Eŭropo manifestiĝus, per siaj kulturaj kromosomoj, ĝis la plej fora folio, flirtanta jam tute aliloke.

En 1914, je la unua kanonpafo, Eŭropo nombris dek naŭ ŝtatojn. Tuj post la dua mondmilito, en 1946, ili estis tridek. Hodiaŭ ili superas kvardek. Eŭropo, tiel riĉa kulture kaj kiel ajn homogena civilize (grekromie kaj judkristane), politike tendencas al fragmentiĝo. Kaj tiun fragmentiĝon atestas ĝuste la lingva multeco: eĉ pli, la fakto ke tiom da lingvoj malfacile estas instrueblaj al fremduloj, ĉar preter la plej parolataj, por la minoritataj eĉ naciŝtate oficialaj ofte mankas aktualaj lernolibroj por eksterlandanoj.

En la granda mozaiko de la eŭropaj lingvoj (plej bunta en la mez-orienta kaj sud-orienta partoj, inter la germana, la rusa kaj la turka lingvoareoj) kiun rolon havu esperanto? Por la lingva problemo, certe ĝi estas la plej ekvilibra kaj la malplej naciema solvo, kiel emfazas Umberto Eco; kaj certe ĝi estas la ekonomie plej konvena (kvankam ne senkosta) solvo, kiel sugestas la raporto Grin. Tiu tamen estas teknika, pli ol strategia rolo: rolo al kiu povus aspiri kiu ajn inventita aŭ formaligita lingvo, se tia estus aktuala same kiel en pli fruaj momentoj.

La strategiaj roloj por esperanto en Eŭropa Unio estas esence du: unu indikita de la itala EU-parlamentano Marco Cappato, alia de la bedaŭrinde mortinta pola EU-parlamentano Bronisław Geremek. Ĉi-lasta parafrazis la frazon de la italaj Risorgimento-gvidantoj: "Eŭropo estas farita, ni faru la eŭropanojn": fakte Eŭropo tute ne estas farita, sed la strebo al la kunkonstruo de aŭtenta eŭropa civitismo troviĝas jam ĉe la raŭmistoj, antaŭ trideko da jaroj. Marco Cappato estas la unua parlamentano, kunlabore kun siaj sampartianoj, kiu sukcesis devigi la EU-parlamenton esprimi sin pri esperanto, fine de marto 2004; la fakto ke li malgajnis nur pro manpleno da voĉoj (la parlamento estis disduonigita preskaŭ precize) pruvas, ke granda parto de la ĝenerala opinio pretus apogi esperanton, se ĝi estas kuplita al strategio de defendo pri la malpli potencaj identigiloj. Ĉar finfine nur aŭtente transnacia identeco povas subteni la minorajn (fakte, la minorigitajn) identecojn.

La maniero kupli tiujn elementojn estu la tasko de valoraj politikistoj, kia Marco Cappato. Nia tasko estu la aŭtentigo de nia identeco, la fortigo de la identigilo de la esperanta popolo. Tiurilate, la Esperanta Civito estas certe la plej engaĝita. Kiu kredas en esperanto kiel vivanta lingvo de vivanta popolo, tiu aprezas nian engaĝon.

(Giorgio Silfer, konsulo)

[HeKo 391 8-C, 2 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0578 s s