ARTE 2017 en Svislando, organizos KCE
La dua ARTE — Arta Renkonto Transnacia en Esperanto okazos en Ĉaŭdefono, dum la tria semajno de julio 2017. La aranĝon organizas Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito.
Malgraŭ la perfido de ILEI, kiu organizos sian kongreson en alia kontinento anstataŭ Afriko, la 73a Internacia Junulara Kongreso estas definitive kunvokita al Togolando, urbo Aneho, 5-12 aŭgusto 2017.
La loka organiza komitato momente konsistas el nur tri aktivuloj (hazarde, ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon), sed espereble la stabo kreskos.
Fondumo Pro Esperanto ĵus kompletigis statistikon pri la forto de diversaj subjektoj en Esperantio.
Granda malkvieto pro la sorto de la UEA-organo, post la eksiĝo de Fabrício Valle. La hungara redaktoro elektita de la estraro de UEA fine de februaro 2016 en ses monatoj produktis nur du numerojn, el kiuj la unua (maja) aperis meze de junio, kaj la dua (junia) nur fine de aŭgusto.
D-ro Detlev Blanke subite forpasis hieraŭ en Berlino, 75-jaraĝa. Li lasas vidvinon kaj orfinon, al kiuj iras nia kondolenco.