Forumanoj interpelacias la Konsulinon
La delegitoj de Fajszi Amika Rondo kaj de LF-koop liveris hieraŭ interpelacion al la Konsulo, sen. Chamberline Nguefack Zedong, kun pluraj demandoj pri ŝiaj agoj dum la lastaj semajnoj. Ne temas pri la tensio kiu kreiĝis inter ŝi kaj la Blanka grupo, sed pri ŝiaj rilatoj kun la brazila entrepreno Lexus.