Studgrupo en Bruselo pri la Protokolo de Donostia
La okcidenta legacio de la Esperanta Civito en Bruselo gastigos studrondon pri la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano, 17 aprilo 2017, sub la gvido de sen. Giorgio Silfer, Vickonsulo.
Sociala Grupo Lexus anoncis ke la unua numero de “Heroldo de Esperanto” en 2017 “aperos ĝis la fino de marto aŭ komenco de aprilo”. Tio estas tri semajnojn post la limdato koncedita de LF-koop rilate la eldonadon, kaj dekon da tagoj antaŭ la limdato koncedita rilate la unuan partopagon (kiu tiam malfruus je kvin monatoj).