Bildstria festivalo en Angulemo 2016

HeKo 591 7-B, 30 jan 16

La speciala atento de la ĉi-jara “Literatura Foiro” pri bildliteraturo kondukis tri membrojn de la redakcio al vizito ĉe la Internacia Festivalo de Bildstrioj en Angulemo, dum ĉi tiuj tagoj. Francio kaj Belgio restas la ĉefaj landoj por la komiksa arto, tiel ke ili altiras ankaŭ la ĉeeston de eksterlandaj aŭtoroj, precipe italaj.

La historio de nia poezio prezentota en Bled

HeKo 590 5-B, 15 jan 16

“Ni ĉiuj estas migrintoj — terorismo ĉie” estas unu el la temoj traktotaj de la Internacia Konferenco pri Poezio de PEN Internacia, okazonta en Bledo (Slovenio) 11-14 majo 2016, al kiu ankaŭ la esperanta literaturo estos bonvena.

La konferenco gastigos ankaŭ la jarkunvenojn de la verkista pac-komitato kaj de la verkistina komitato, en ambaŭ la Esperanta PEN membras.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.