FEM invitita al la eŭropa konferenco de IKV
S-ino Cosima Schenk, prezidanto de la eŭropa federacio de Internacia Konsilio de Virinoj, esprimis sian aprezon pro la ĵusa deklaro de Feminisma Esperanta Movado kaj invitis delegacion de FEM oficiale partopreni en la eŭropa konferenco de IKV, okazonta en Moskvo dum majo 2016.