Naturamikaro kaj "Marbordo de la Suno" kunlabore
Esperanta Naturamikaro kaj la societo “Marbordo de la Suno” realigis du prelegojn en Malago (28 aprilo 2014) kaj Sevilo (30 aprilo 2014). La unua disvolviĝis en la Junulara Domo de Malago-Orienta; la dua en la prestiĝa sidejo de Círculo Mercantil e Industrial, kunlabore kun la Sevila Popoluniversitato.
Partoprenontinoj en la 5a Ateliero de FEM
Por la 5a Ateliero pri beletra kaj komunika kreivo estis akceptitaj (laŭ la ĉefa eduklingvo): Anna Bartek (HU), Dorota Helena Burchardt (PL), Marie-France Conde Rey (FR), Judit Felszeghy (HU), Polina Kalnitskaya (RU), Miroslava Kirova (BG), Chamberline Nguefack (FR), Etel Zavadlav (HR). La Atelieron ĉeestos ankaŭ d-ino Perla Martinelli (IT), ĉefredaktoro de “Femina”.
Artkomedio envenas nian originalan teatron
Antaŭeniras la laboro de c-ano Giorgio Silfer, kiu strebas enkonduki artkomedion en la teatron originale esperantan. Tiucele li rilatadas kun teatra trupo en Andaluzio. Tiuj kontaktoj kondukis al profundaj ŝanĝoj en la origina enhavo de lia dramo “La verda Arlekeno”.
Carlo Minnaja ĉe la literatura kafejo en Budapeŝto
Precize hodiaŭ, en la Internacia Librotago, c-ano Carlo Minnaja prezentis sian finverkatan tekston “Historio de la Esperanta Literaturo”, okaze de la literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto.
EDE partoprenas en la EU-baloto 2014
Same kiel en 2004 kaj en 2009, ankaŭ en 2014 la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenas en la elektoj por la Parlamento de Eŭropa Unio. Mankas informo pri kandidatlistoj en aliaj EU-landoj (en 2009 estis ankaŭ en Germanio).
Katalunistoj esperantlingvaj demandas al la politikaj partioj
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) pretigis demandaron senditan al la diversaj katalunaj politikaj partioj kiuj partoprenos en la venonta voĉdonado por la Parlamento de Eŭropa Unio 25 majo 2014, cele ke ili respondu laŭ siaj programoj. La demandoj senditaj estas la sekvaj:
1. Kiun rangon vi konsideras, ke la kataluna kaj la okcitana lingvoj devas havi en la eŭropaj institucioj?
Lingvo kaj ekonomiko en Malago kaj Sevilo
Esperanta Naturamikaro organizas du prelegojn pri lingvo kaj ekonomiko, ĉi-monatfine en Andaluzio. La unua okazos 28 aprilo 2014 ĉe la Junulara Domo de Malago-Orienta, kunlabore kun Esperanto-Societo “Marbordo de la Suno”. La dua disvolviĝos 30 aprilo 2014 ĉe Círculo Mercantil e Industrial de Sevilo, kunlabore kun Ateneo Popular (popoluniversitato).
La numero 2219 de Heroldo de Esperanto
La numero 2219 (3:2014) de “Heroldo de Esperanto” enhavas la kalendaron de esperanto-aranĝoj dum 2014: la plej vasta listo trovebla en nia gazetaro, reale kaj virtuale, kun mapo pri la situo de la ĉefaj eventoj, almenaŭ en Eŭropo: Sud-Ameriko ja gastigos UKon kaj IJKon.
Pri Ukrajno UEA pozicias por Okcidento
Ankaŭ Universala Esperanto-Asocio pozicias por Okcidento en la ukrajna krizo, kun jam sangaj bataloj inter ukrainoj kaj rusoj, post la relative trankvila secesio de Krimeo. Tion oni deduktas el iom kontraŭdira deklaro el Roterdamo, fare de s-ro Osmo Buller, direktoro.
Kvalita manaĝerada sistemo en ALTE-testado
Kultura Centro Esperantista, komisiite de la Esperanta Civito, daŭre kunlaboras en la fakaj studgrupoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. Kiel kutime, ankaŭ okaze de la ĵusa Konferenco en Parizo, 8-11 aprilo 2014, KCE estis la sola reprezentanto de esperanto en tiuj studgrupoj. Ĉi-foje partoprenis, nome de KCE, sen. Marie-France Conde Rey.
Esperantio bezonas sian diasporan muzeon
En la Tago de Ĉiuj Pioniroj, la Dekkvaran de Aprilo, ni honoras la memoron de la forpasinta esperantistaro. Gardi la memoron pri siaj mortintoj estas esenca por popolo vivanta diaspore kaj sen teritoria fikseco. Sed tio bezonas pli ol unu ceremonian tagon jare.