La Konsulino kolizias kun la opozicio
Ne plaĉas al la Konsulino la plendo de la blanka grupestrino pri ŝia malrespekto al la opozicio. Hodiaŭ sen. Chamberline Nguefack publike replikis:
Ne plaĉas al la Konsulino la plendo de la blanka grupestrino pri ŝia malrespekto al la opozicio. Hodiaŭ sen. Chamberline Nguefack publike replikis:
Post sen. Chamberline Nguefack Zedong el Kamerunio, Konsulo, dua afrikano eniras la Kapitulon dum ĉi tiu mandato: temas pri c-ano Libéré Mudende el Burundio. Li transprenas la delegon pri socialaj aferoj, specife internacia kooperado kaj Tria Mondo.
Post la interkonsento de la majoritato kaj opozicio, la Senato komencis ekzameni la amendojn al la Konstitucio, proponitajn de Julio Herrero (Verda grupo) kaj Anna Bartek (Blanka grupo). Tio okazas en formo de telematika senatokonsulto, laŭ la artikolo 28 de la senata reglamento.
Estimataj,
Laŭ la suba mesaĝo de kolego Valle, 5 Sep 2017:
Legu la kolofonon de la unua numero. Vakas la posteno “redaktoro”, sed mi, kiel redakcia direktoro, rolas kiel redaktoro. La redakcio konsistas el konstantaj kunlaborantoj. La aliaj, kiuj sendas hazarde artikolon ne estas redakcianoj.
Kiu rilato ekzistas inter la hebrea demando kaj esperanto, ene de la solvo proponita de L.
“La jardeko de Femina” estos la temo traktota de d-ino Perla Martinelli, dum la 42a literatura kafejo en Budapeŝto, lundon la 16an de oktobro 2017.
Preskaŭ du monatojn post la lasta anonco de eldonejo Lexus pri la produktado de nur kvin numeroj de HdE en 2017 (po unu en monato inter aŭgusto kaj decembro, krom unu inter januaro kaj julio), Kultura Centro Esperantista skribis al Brazilo: “KCE daŭre atendas la stokon de la dua numero de HdE en 2017, por kiu ĝi mendis kaj pagis kolektivan abonon.
“La 3an de majo 2017 la membronombro estis 3.642, kio signifis malkreskon de 140 kompare kun la sama dato de 2016” publike ĵus deklaris komitatano Osmo Buller rilate la ĉi-jaran individuan membraron de Universala Esperanto-Asocio.
Ĉi-monate estos finita la redaktado de la informa PEN-kajero pri nia literaturo, en la franca lingvo, kiu poste utilos kiel matrico por la versioj en la kastilia kaj en la angla. Ĝi ampleksos sesdekon da paĝoj en formato A5, simile al numero de “Literatura Foiro”: ankaŭ la arkitekturo de la presaĵo memorigos nian ĉefan kulturan revuon.
Sekve de publika anonco, diversaj afrikanoj kandidatiĝis por la posteno de afrika kunlaboranto ĉe la periodaĵoj de LF-koop. Du estis specife interesaj, kaj inter ili la elekto favoris c-anon Mushosi Birindwa el Buĵumburo.
Meze de julio Sociala Grupo Lexus el Brazilo anoncis, ke dum la nuna jaro aperos nur ses numeroj de “Heroldo de Esperanto”, do ankoraŭ kvin. Malgraŭ tiu promeso, en septembro ankoraŭ ne aperis la dua numero de HdE en 2017, eĉ ne retforme.