Kontentiga somera raporto 2017 de la regio
Fondumo Pro Esperanto kiel regio anoncas kontentigan raporton pri la somero 2017. Ĉiuj lueblaj apartamentoj en Eŭropo estas okupitaj: la tuta Esperanto-Domo en Andaluzio, ambaŭ apartamentoj de LF-koop kaj ambaŭ apartamentoj de KCE en Svislando. Ĉi tiuj kvar apartamentoj havas konstantajn luantojn, dum la naturamika Esperanto-Domo havas portempajn.