Herbert Mayer forlasis la Esperanto-Muzeon en Vieno
Mag. Herbert Mayer ĉesis en la ofico de direktoro de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ONB), pro emeritiĝo (59-jaraĝa) ekde 31 julio 2013.
Per la dissendo de du rezoluciproponoj al la voĉrajtaj kunvokitoj kompletiĝis la proceduro prepare al la eksterordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista, kunvokita je 9 novembro 2013 laŭ peto de triono de la membraro, por elekti novan Komitaton, kie ne plu sidu la nunaj vicprezidanto kaj sekretario, kiujn fakte neniu rekandidatigis.
La Konsulo de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey, ricevis denuncon fare de c-ano Marek Bamberski kontraŭ sen. Dieter Rooke, pro klopodo de korupto. Laŭ la denunco, atestita ankaŭ de c-ano Andrzej Nawrocki, sen. Rooke proponis rimarkindan monsumon por ke li ne plenumu taskon promesitan al KCE kadre de la domflegado.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista “baptis” per aŭtenta ĉampano hieraŭ vespere la ĵus refaritan plankon de salono Klara Zamenhof en la Esperanto-Domo, realigitan de la regio pere de diversaj volontuloj, unuavice c-ano Marek Bamberski.