Agnosko pri la esperanto-kulturo en Aŭstrio
Ekde hodiaŭ la Unesko-komisiono de Aŭstrio inkludas kvar novajn objektojn en la kulturheredaĵo de la lando (cent okdek du entute): apud la Pinzgau-legendoj, la permana oraĵfabrikado, la uzo kaj disvastigo de la brajla skribo estas ankaŭ la esperanto-kulturo en Aŭstrio.