Premiera la kvina tago de Kultura Esperanto-Festivalo
Premieraj prezentoj de la novelaro de c-ino Etel Zavadlav “Spite kaj sprite”, de la dramo de c-ano Giorgio Silfer “La dimanĉa brokantisto”; de novaj kanzonoj dum recitalo de Kajto: tio karakterizis la kvinan tagon de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono.