Kongresa numero de Heroldo 2016
HeKo 610 2-B, 17 aug 16
La numero de “Heroldo de Esperanto” pri la Universala Kongreso ĵus finita en Slovakio jam survojas al la abonantaro, en maksimuma akurateco. Ĝi estas la deka en la jarkolekto kaj la 2260a ekde la fondo.
Turkio neniam eniros Eŭropan Union
HeKo 610 1-E, 15 aug 16
La eventoj en Turkio, lige kun la fiaskinta ŝtatrenverso de la pasinta monato, influas la sintenon de Turkio al okcidento kaj de Eŭropa Unio al Turkio. Tion konkludis la hodiaŭa seminario kun prof. Zeki Ergas en Ĉaŭdefono ĉe la Esperanto-Domo, ankaŭ kun skajpa partopreno de eksterlande.
Tre malfacila momento por Fettes kaj Mandirola
HeKo 609 9-A, 14 aug 16
Tre malfacila momento por la estraroj de UEA kaj TEJO, precipe por la respektivaj prezidantoj, Mark Fettes kaj Michael Boris Mandirola. Ili ambaŭ devas fronti gravajn limdatojn, aldone kun kreskantaj internaj opozicioj.
"Heroldo de Esperanto" ree akuratas
HeKo 609 8-B, 13 aug 16
Estas finredaktata la numero 2260 (10:2016) de “Heroldo de Esperanto”, raportanta pri la Universala Kongreso en Slovakio. Samtempe survojas al la abonantaro la antaŭaj numeroj.
Konsultado pri la balkana kaj levantena areoj
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al geopolitika konsultado pri la balkana kaj levantena areoj, okazonta lundon la 15an de aŭgusto 2016, posttagmeze, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. Prof. Zeki Ergas, membro de la Esperanta PEN kaj ekstera konsilisto de la Orienta Legacio, gvidos la konsultadon.
Carlo Minnaja pri Paul Gubbins (1949[1984]-2016)
HeKo 609 6-A, 10 aug 16
Kun Paul Gubbins mi havis tre agrablajn kontaktojn; elstara homo, ege modesta, vigla partoprenanto en la laboroj de la Akademio, regule afabla respondanto al petoj, kursgvidanto diversloka, gvidinto de seminario pri teatro en la itala kongreso en Torino kiun mi havis la ĝuon partopreni.
TEJO devos redoni monon al EU-instancoj
HeKo 609 5-A, 9 aug 16
Danke al la malbona manaĝerado de Osmo Buller (almenaŭ tion asertis la TEJO-prezidanto ĉe la UEA-Komitato), en dato 5 aŭgusto 2016 la Centran Oficejon en Nieuwe Binnenweg 176 vizitis inspektorino de EACEA, la agentejo de Eŭropa Komisiono en Bruselo, responsa interalie pri la administra subvencio kaj pri la subvencio por kapablokonstruado en kampo de junularo (la Eŭrop-Afrika projekto).
La propono Karibe prokrastita al 2017
La Senato de la Esperanta Civito prokrastis la pritrakton de la leĝopropono pri militrifuzo, kies unua subskribinto estas sen. Riichi Karibe, kun la apogo de sen. Giorgio Silfer kaj sen. Conde Rey. La prokraston kaŭzis la fakto ke la japana senatano ne povis partopreni la parlamentan sesion 5 aŭgusto 2016 en Budapeŝto.
Lex signorum normigas la uzon de la flago
La leĝo pri la simboloj atingis la finan etapon, okaze de la lasta senata sesio dum la mandato 2012-16, antaŭhieraŭ en Budapeŝto. Ĝi esence konsistas el du ĉapitroj: la unua, relative longa kaj detala, normigas la uzon de la esperanta flago; la dua simple resendas al referendumoj la decidon pri aliaj simboloj, kiel saluto aŭ kantoj, krom la oficiala himno.
Sukcesa debuto de ARTE, kaj nun?
HeKo 609 2-B, 6 aug 16
Kvardek tri personoj alestis almenaŭ unu (sed ofte pli) el la programeroj dum la unua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, en Hungario 31 julio — 4 aŭgusto 2016. La plej multaj estis denaske edukitaj en la itala aŭ la hungara; sekvis la hispana, germana, bulgara, franca, pola kaj unu denaska esperantistino.
Zelazny kaj Modest gvidas la Esperantan PEN
HeKo 608 9-B, 3 aug 16
Walter Zelazny estas la nova prezidanto kaj Julian Modest la nova vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, unuanime elektitaj de la ordinara Asembleo hodiaŭ en Budapeŝto. Apud la menciitaj civitanoj, c-ino Miroslava Kirova fariĝis la sekretario-kasisto: la statuto permesas ke ne PEN-ano plenumu tiun oficon.