Fajszi Amika Rondo kun pli granda konsilio
HeKo 608 8-B, 31 jul 16
La Fonduma Konsilio de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto alelektis hodiaŭ du novajn membrojn: ili estas d-ino Perla Martinelli kaj s-ro Balázs Ravasz. Per tiu kooptado la Konsilio konsistas nun el kvin membroj.