"Historio de la Akademio de Esperanto" malnete pretas
Kooperativo de Literatura Foiro gratulas al prof. d-ro Carlo Minnaja, kiu ĵus finis, malnete, la verkadon de “Historio de la Akademio de Esperanto”, kun la rimarkinda amplekso de preskaŭ miliono da tajperoj. Stilo, referencoj, indeksoj simile al la strukturo de “Historio de la esperanta literaturo”, eldonita de LF-koop.