Kolokvo pri homaranismo en Upsalo, junio 2017

HeKo 605 1-C, 28 jun 16

Honore al centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof la norda legacio de la Esperanta Civito okazigas transnacian interreligian kolokvon pri la temo “La homaranisma elano en la nuntempaj religioj”. La kolokvo disvolviĝos en la universitata urbo Upsalo, ĉe la plej grava instituto por la formado kaj klerigado de pastroj en Svedio, 28 junio — 2 julio 2017.

Stefano Keller pravigas Gbeglon

HeKo 604 9-A, 27 jun 16

Post la anonco pri la subita demisio de c-ano Stefano Keller el la estraro de UEA, c-ano Koffi Gbeglo komentariis, ke tion kaŭzis desaponto pro la konduto de “reganta triopo”. Verdire la demisiinto neniam klarigis sian decidon, ĝis la ĵusa ricevo de longa komuniko, per kiu li konfirmas la tezon de c-ano Gbeglo. La esencaj frazoj estas:

La Senato sin esprimu inteligente pri azilpetantoj

HeKo 604 5-C, 23 jun 16

La opinio de la parlamentaj frakcioj en la Senato de la Esperanta Civito estas klaraj rilate Eŭropan Union: principe favoraj la Verda kaj la Blanka grupoj, principe kontraŭa la Ruĝa, laŭ la programoj kuplitaj al la kandidatlistoj en 2011. Ne same klare esprimitaj starpunktoj ekzistas pri la temo de la azilpetantoj, kaj pri la migrofluoj ĝenerale: certe en la Senato okazos debato.

EKRA 2016 kun prelegoj kaj koncertoj

HeKo 603 9-B, 14 jun 16

Jam la 10an de junio 2016 kolektiĝis partoprenantoj de EKRA kaj Balkana Renkontiĝo, kiuj disvolviĝis en urbo Razgrado, en la Biblioteko “prof. B. Penev”. Organizantoj estas Bulgara Esperanto-Asocio kaj Esperantista Domo pri Kulturo “d-ro Ivan Kirchev”.

Dum la vespero, Josip Pleadin prezentis la plej novan poemaron de Venelin Mitev “Vaganto inter la steloj”.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.