Literatura kafejo pri Shakespeare en esperanto
“Shakespeare en esperanto” estis la temo de la hodiaŭa literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. Prelege gastis prof. Giorgio Silfer, kiu enkondukis la publikon al esploro pri la rilatoj inter la angla klasikulo kaj nia lingvo, okaze de lia kvarcentjara jubileo.