Tre sukcesa literatura kafejo en Ankaro
HeKo 597 6-B, 7 apr 16
Danke al la kunlaboro de la Esperanta kaj Turka PEN-centroj, hieraŭ vespere la teatreto de Cafe Ludens en Ankaro pleniĝis per intelektuloj, verkistoj, geaktoroj kaj eĉ koreografinoj (el Pollando ĉi-lastaj), por unika kaj altnivela literatura kafejo dediĉita al nia literaturo kaj precipe al teatro.
Esperanto en la 10a Teatrofestivalo de Turkio
HeKo 597 5-B, 5 apr 16
Laŭ invito de la Turka PEN-Centro, nia literaturo ĉeestos unuafoje la Internacian Teatrofestivalon en Ankaro, kaj probable unuafoje kulturan festivalon en Turkio entute.
Morgaŭ vespere c-ano Giorgio Silfer parolos pri la originala esperanto-teatro en Cafe Ludens, avangarda salono en la turka ĉefurbo. Enkondukos Tarik Günersel, mem aŭtoro kaj aktoro.
Minnaja kaj Silfer prezentas la duan represon de HEL
HeKo 597 4-B, 3 apr 16
C-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer prezentis hieraŭ en Bolonjo, ĉe la loka esperanto-komunumo, la duan represon de sia “Historio de la esperanta literaturo”, ĵus liverita al la bindejo. Prof. Minnaja apogis sin al la bildoprelego farita jam en Lillo okaze de la premiero pri la verko, dum lia kolego kompletigis pri diversaj aspektoj, ankaŭ konsiderante diversajn komentariojn.
Otto Gabos donas al LF-koop la tradukrajton
HeKo 597 3-B, 2 apr 16
La bildromano “Esperanto” de la fama komiksisto Otto Gabos, eldonita ĉe Casterman, estas tradukota al nia lingvo, kun la celo publikigi ĝin ĉe la sama prestiĝa eldonejo, kun la distribua subteno de LF-koop.
Ĉu propra domo por IIC?
HeKo 597 2-B, 31 mar 16
La estraro de Itala Interlingvistika Centro ekzamenas ĉi-semajne la rezultojn de la esploroj komisiitaj al fondumo Pro Esperanto, por la eventuala senpaga akiro de nemoveblaĵo, kies proprieto restas ĉe itala fervoja entrepreno, sed kies posedo estas atribuebla al senlukra establo kun kulturaj aŭ/kaj socialaj celoj.
Savi esperanton en Kinŝasa lernejo
Sekve de alarma informo el gecivitanoj en Afriko, la Kapitulo de la Esperanta Civito komisiis fondumon Pro Esperanto ekrilati kun asocio Anna Paolizzi en Italio, posedanta la samnoman lernejon en Kinŝaso, kie de kelkaj jaroj centoj da lernejanoj praktikas esperanton, laŭ iniciato de la karmemora pastro Duilio Magnani.
La itala TEJO-sekcio akiras juran personecon
HeKo 596 9-A, 28 mar 16
Post multaj jardekoj da ekzisto, kaj pluraj da bona sed ne imitita ekzemplo germana, ankaŭ la landa sekcio de TEJO en Italio akiras juran personecon. Tiucele la Asembleo de Itala Esperantista Junularo aprobis hieraŭ en Pesaro novan statuton kaj elektis novan estraron, sub la prezido de Alberto Vitale.
Muzika virtuozo kaj angle-lingva trejnado en IJF
HeKo 596 8-A, 26 mar 16
La ĵus ekinta Internacia Junulara Festivalo de la itala TEJO-sekcio travivis tre interesan ekskursan tagon en la ĉarma Urbino, renesanca juvelo. Duoble gratulindaj estas do la fervoruloj rezignintaj pri la ekskurso por partopreni en seminario pri trejnado de trejnistoj; des pli ke la formado okazis en la angla lingvo, fare de gaĝa fakulino…
Kritiko pri la sociologio de Galor-Pietiläinen
HeKo 596 7-A, 25 mar 16
La verko “UEA en konscio de esperantistoj” de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen enhavas aludojn al la raŭmismo. Jen komentario de sen. Walter Zelazny, ene de lia recenzo aperonta en “Heroldo de Esperanto”.
La sombra magio de la nombro dek unu
HeKo 596 6-A, 23 mar 16
Ĉu staras ankaŭ numerologo malantaŭ la masakroj kaŭzitaj de diversaj kamikazoj el islama deveno, diversloke en la mondo dum la nuna jarcento, precipe en Eŭropo?
Ni komencas per la 11a de septembro 2001: atenco al la Ĝemelaj Turoj en Novjorko, ĝis nun la plej sanga kaj ŝoka teroraĵo.
Ne okazos elektoj por B-komitatanoj de UEA
HeKo 596 5-B, 22 mar 16
Fiasko de la interna demokratio en UEA: nur ses kandidatoj restis por ses postenoj en la Komitato, la solaj pri kiuj decidus la tuta individua membraro. Kaj el tiuj ses almenaŭ kvin estas (eks)estraranoj: vere magra rikolto por asocio kun pli ol kvin mil membroj.