Bertil Nilsson gastos en la marta literatura kafejo

HeKo 595 4-B, 4 mar 16

Bertil Nilsson, hindologo, nuna prezidanto de la Esperanta PEN, gastos en la literatura kafejo en Budapeŝto, organizata de Fajszi Amika Rondo ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko, 17 marto 2016 je 17h30.

C-ano Nilsson, konata pro siaj elstaraj tradukoj el la ĝermanaj literaturoj, interalie “Aniaro” kune kun William Auld, nuntempe dediĉas sin al la traduko de “Mahabharata”.

Survoje al la elektoj por la Senato en 2016

HeKo 595 1-C, 1 mar 16


La Konsulo de la Esperanta Civito renkontis hieraŭ reprezentantojn de la tri listoj kiuj ĉeestas en la Senato. La renkonton partoprenis sen. Anna Bartek (Blanka listo), c-ano Stan Keable (Ruĝa listo) kaj sen. Giorgio Silfer (Verda listo).

Estis anoncita la kalendaro por la elektoj al la Senato en 2016:
15 septembro — lasta tago por liveri la kandidatlistojn

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.