Nova sidejo por la Orienta Legacio

HeKo 580 2-C, 10 sep 15

La Orienta Legacio de la Esperanta Civito havos baldaŭ novan sidejon, situontan en la ambasada kvartalo de Budapeŝto.

La nuna adreso Üllöi út 101.III.2 restos valida nur por la fondumo Fajszi Amika Rondo. La nova estos komunikita kune kun la invito al la inaŭguro.

La necesajn demarŝojn plenumis ĉi-semajne la Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Giorgio Silfer.

Naturamika Junularo kantis en esperanto

HeKo 580 1-B, 6 sep 15

Unuan fojon Esperanta Naturamikaro estis reprezentata, pere de sia membro Danilo Ratti el Kanariaj Insuloj, en kunveno de Internacia Junularo de la Naturamikoj, ĉi-semajnfine en Prago. La okazon donis festa evento: la kvardeka datreveno de tiu junulara sekcio, kiu (male al TEJO rilate UEAn) estas de ĉiam sendependa kaj eĉ havas propran centralon en Ĉeĥio, dum NFI situas en Vieno.

Kvara proceso gajnita

HeKo 579 9-C, 3 sep 15

Hieraŭ la Civila Tribunalo verdiktis favore al Kooperativo de Literatura Foiro en la proceso kiun la regio FONCIA en Neŭŝatelo postulis kontraŭ ĝi, pro pretendata pago de kelkcento da frankoj rilate al elspezoj ĉe la nemoveblaĵo La Elfonesto (proprieto de la kooperativo). LF-koop demonstris sian solventecon kaj FONCIA estis kondamnita pagi la elspezojn.

Jam represenda "Historio de la esperanta literaturo"

HeKo 579 5-B, 29 aug 15

La unua eldono de “Historio de la esperanta literaturo”, kunverkita de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, elĉerpiĝis en nur ses semajnoj. Sesdeko da ekzempleroj estus jam necesaj por kontentigi la atendantajn klientojn, el kiuj duono estas kreita de dumildolara subvencio ĵus promesita de Esperantic Studies Foundation tra Centro de Esploro kaj Dokumentado.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.