"Literatura Foiro" 276 pri J. R. R. Tolkien
La akurate eldonita numero 276 de “Literatura Foiro” (aŭgusto 2015) dediĉas la kovropaĝon al John Ronald Reuel Tolkien: kvankam la aŭtoro de “La Mastro de la Ringoj” neniam uzis esperanton aŭ kreis apartan figuron de esperantisto en sia verkaro, lia sinteno favora al nia lingvo kondukis al interesa eseo “Filologo pri esperanto” (1932), analoge al la elzeviro de Endre Ady (1906).