Finfine virino kiel UEA-direktoro
La alternativo levita de la prognozo en HeKo estis solvita favore al f-ino Veronika Poor, kiu estos dungita kiel ĝenerala direktoro en Roterdamo post la pensiiĝo de s-ro Osmo Buller. La decidon anoncis ĉi-matene prezidanto Mark Fettes al la Komitato de UEA.