FEM kuplita al Internacia Konsilio de Virinoj
Feminisma Esperanta Movado, post 11-jara ekzistado, elektis sian neesperantistan tegmentan organizon, per unuanima decido de la ordinara Asembleo, kvorume okazinta en Stokholmo, 26 junio 2015.
Fine de junio ĉesos la lanĉopreza periodo por mendi la verkon de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer “Historio de la esperanta literaturo”.
Esperanta Naturamikaro estis oficiale invitita al kunlaboro kun la junulara sekcio de Naturfreunde International, kies sekretariato situas en Prago. La inviton komunikis f-ino Ŝarka Bambasova, nome de la tuta teamo.
La mondkongreso de Naturfreunde International prokrastis je plimulto la atribuon de la A-statuso al Esperanta Naturamikaro, kiu de post 2012 estas C-membro de NFI. Ne favoraj al tiu prokrasto, do por la tuja atribuo de la A-statuso, estis svisaj, italaj kaj flandra delegitoj; pozitiva ankaŭ la sinteno de la Junulara Sekcio de NFI.
La Esperanto-Klubo de Olomouc gastigis hodiaŭ sukcesan prezenton de rapsodia teatro, fare de c-ano Giorgio Silfer, bazita sur lia verko “La spegulo de Velodajo”, eldonita precize antaŭ dudek kvin jaroj.
Anjo Amika afablan inviton akceptis de la Biblioteko Ervin Szabó en Budafok, kie ŝi donos koncerton postmorgaŭ al ne esperantista publiko, ekde 18h00. Ŝi prezentas kantojn el sia KD “Bela revo”, eldonita de Kooperativo de Literatura Foiro, en 2002.
La Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj agnoskis la rajton de Feminisma Esperanta Movado eniri la plej antikvan tegmentan organizon de la feminismo.