Jarfine la 6a Afrika Kongreso de Esperanto
La Ekzekutivo de Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) kunvokas la 6an Afrikan Kongreson de Esperanto al Lomeo (Togolando), 23-29 decembro 2015.
Konsciante ke UETA sola ne povas labori por la propagando de nia lingvo en Afriko, ĝia prezidanto c-ano Prince Henry Oguinye el Niĝerio petas la kunlaboron de la Esperanta Civito.