Literatura Foiro 274 kun kovrilo pri Endre Ady
La akurate aperinta aprila numero 2015 de “Literatura Foiro” (274) dediĉas sian kovrilon al la hungara poeto Endre Ady, kadre de la atento al la aŭtoroj kiuj enmetis esperant(ist)on en sian verkon. Ady dediĉis interesan elzeviron, “Hungara problemo” al nia lingvo kaj ĝiaj uzantoj, en Parizo 1906.