Kompleta la 41a kolekto de "Literatura Foiro"

HeKo 465 6-B, 26 dec 10

Ne nur per la lumoj de la kristnaska arbo, decembro brilas ankaŭ per “Literatura Foiro”. La numero 248 fermis la 41an jarkolekton de la plej longe senĉese aperanta kultura revuo en nia lingvo. En la jaro 2010 la plenkoloraj kovriloj prezentis pentraĵojn de legantaj virinoj; en la decembra numero la bildo (pentrita en 1882) estas el la peniko de Michael Anker (1849-1927).

Roza rezulto en la sondado de La Ondo

HeKo 465 2-A, 24 dec 10

La tradicia sondado de “La Ondo de Esperanto” ĉe dudeko da selektitaj personoj pri “La Esperantisto de la Jaro” donis rozan rezulton: la plej voĉdonitaj estis tri sinjorinoj, nome d-ino Katalin Kovats, d-ino Perla Martinelli kaj mag. Heidi Goes. La titolo estis asignita al la unua, kun vasta marĝeno super la aliaj.

La Vickonsulo provizore oficas

HeKo 465 1-C, 23 dec 10

Sekve de rena koliko, sen. Giorgio Silfer estos submetita al negrava operacio ĉi-semajne, kio ne garantios tamen plenan kontinuecon en liaj profesiaj kaj politikaj okupoj. Bonŝance la malsaniĝo koincidas kun la jarfina libertempo, ĉiukaze la Konsulo petas indulgon pro malfruoj en la korespondado.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.