Afrika floro je la Oka de Marto
Patro al sia filo: “Vi nun havas propran profesion kaj gajnas vian vivon. Vi scias tre bone, ke, en nia medio, gefiloj tiel laborantaj zorgas pri siaj gepatroj precipe finance. Ion gravan mi diru al vi. Kiam vi havas monon, donu multe al via patrino. Ŝi multe suferis kaj plu suferas por kaj pro vi. Certe vi donos ankaŭ al mi, sed pli grandan parton donu al la patrino.