Post ses monatoj la Asembleoj de LF-koop respektive KCE elektos siajn komitatojn por la mandato 2027-2029: jam alvenis la unuaj komunikoj pri (ne)kandidatiĝo, inter kiuj plej gravas la delonge anoncita rezigno de c-ano Marc Hiltbrand pri la posteno de prezidanto de Kooperativo de Literatura Foiro; li tamen restus kiel simpla komitatano.
Ĉe Kultura Centro Esperantista estas rimarkinda la rezigno de c-ano Giorgio Silfer kandidati por la sekretarieco; li tamen estus disponebla kiel ekonomo, tio estas kasisto kaj administranto de materiaj rimedoj.
Ĉe LF-koop probable estos konfirmitaj gec-anoj Perla Martinelli (vicprezidanto) kaj Giorgio Silfer (sekretario); la honora prezidanto d-ro Tazio Carlevaro ne bezonas konfirmon de la Asembleo.
Dum ĉiuj administrantoj de LF-koop havas la svisan ŝtatanecon, por KCE la situacio aspektas pli bunte: brita prezidanto en Londono (c-ano Stano Keable), itala vicprezidantino en Kanariaj Insuloj (c-ino Lorena Bellotti), du italaj alelektitoj kaj nur unu sviso, nome la eliranta sekretario.