Jara bilanco en la CdI-asembleo

HeKo 926 2-B, 22 nov 26

La Ĝenerala Asembleo de Centro di Interlinguistica (CdI) kunsidis la 22an de novembro sub la prezido de c-ano Giacomo Comincini, kun Alessio Giordano, sekretario, kiel protokolanto. La Asembleo elektis Manuela Ronco kaj Cristina Stefani kiel revizorojn. C-anoj Cristina Stefani kaj Marco Picasso plu reprezentos la establon en la Forumo de la Esperanta Civito.

La 29an de la sama monato, dum la parlamenta sesio en Pavio, la Forumo unuanime akceptis ĝian aliĝon al la Pakto. En aŭgusto la establo lanĉis sian itallingvan retejon. Por 2027 la establo intencas kolekti kontribuojn por Planlingvistiko, la konstanta rubriko de Literatura Foiro, relanĉota sub la respondeco de c-ano Comincini. La prezidanto proponis rezervi lokon por interlingvistika prelego en la programo de la Lingva Kolokvo aŭ de la Simpozio de Kultura Centro Esperantista. La sekva jara konferenco probable okazos denove en Lombardio. Intertempe CdI plu flegos la rilatojn kun la magistrato kaj la Universitato de Pavio, kie eblas krei la centran arkivon de la establo.

La Komitato subtenis la proponon de la sekretario starigi katedron pri interlingvistiko ĉe Esplora Instituto de Esperantologio. La propono estos traktata en la venonta kunsido de la Instituto.

 

— Centro di Interlinguistica
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.