En la naturamika Esperanto-Domo, la sola loko en Malago kie regule okazas kunvenoj kaj kursoj en kaj pri nia lingvo, rekomenciĝos baldaŭ la Verdaj Ĵaŭdoj: la unua ĉi-aŭtune ekos je 17h30 de 1 oktobro 2026, kaj la temo estos la individuaj spertoj en la someraj aranĝoj de Esperantio — Kultura Esperanto-Festivalo, Internacia Junulara Kongreso ktp.
Tre pozitivaj raportoj estis verkitaj pri kelkaj el ili, fare de c-anoj Giorgio Di Nucci, Alessio Giordano kaj aliaj. Probable ne indas entuziasmi laŭ la etimologia signifo de la grekdevena verbo (pleniĝi per dio), ĉar post la kulisoj kaŝiĝas problemoj, kiel tiu levita de katalunistoj en UEA: ĝuste hispanoj konversacios pri ĝi, interalie post negativa intervjuo por “Heroldo de Esperanto” fare de s-ro Manolo Parra, sekretario de Hispana Esperanto-Federacio.
En Malago rezidas eĉ la prezidanto de HEF, sed neniam oni vidas lin ĉe la Verdaj Ĵaŭdoj.