Esperanta Civito

Asigno de tereno al SIPU en Burundio

Per decido datita 28 septembro 2009 s-ro Déogratias Nduwimana, ministro pri akvo, medio kaj teritorio de Burundio, asignis al Societo Internacia de Paco Universala (SIPU) terenon de 25 hektaroj por plani kaj konstrui Cité de la Paix / Civiton de la Paco. La tereno situas en la provinco Makamba (la plej suda), borde de la lago Tanganiko.

SIPU havas nun dek du monatojn por ekplenumi sian projekton, preparante la urbanisman planon, helpe de Fonduso Pro Esperanto, kiel regio komisiita de la Kapitulo pri ĉiu investo en nemoveblaĵoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito. Franca arkitekto, kiu ĵus petis la esperantan civitanecon, kunlaboras kun la regio: tiucele la urbanisma modelo estas jam proponita -- ĝi inspiriĝas al agrikultura vilaĝo proksima al la lago de Neŭŝatelo, en Svislando, kompreneble kun ĉiuj adaptoj laŭ la klimato kaj la disponebla materialo.

Post la ricevo de la ministra decido, preparinte delonge la vojaĝon, fine sen. Chamberline Nguefack, vickonsulo pri la Tria Mondo, vizitos tre baldaŭ Burundion, por konstati persone la situacion kaj diskuti kun la gvidantoj de SIPU pri la realigo de la projekto. Se necese, ŝi restos en Burundio dum relative longa periodo, eble kelkajn monatojn, por sekvi la evoluon de la projekto, kiu estas ĝis nun la plej ambicia en la afrika esperantismo.

Per ĉi tiu oficiala vizito plenumiĝas la promeso kiun la Konsulo faris al la burundiaj Esperantianoj okaze de sia pasintjara renkonto kun la Prezidento de la Respubliko, s-ro Pierre Nkurunziza.

[HeKo 405 2-C, 30 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0570 s s