Esperanta Civito

Provo de objektiva analizo

Mi ne havas la esperantan civitanecon, kaj ne scias ĉu mi iam petos ĝin. Mi ankaŭ estas membro de neniu supernacia esperanto-movado: UEA, SAT ktp. Tamen mi abonas gazetojn, legas kaj korespondas, eĉ vizitis UKon kaj SAT-kongreson. Konklude: mi taksas min sufiĉe informita kaj samtempe sufiĉe neŭtrala. Eble neniu SAT-ano kaj neniu UEA-ano povus paroli same neŭtrale pri la Esperanta Civito. Kaj reciproke.

Sed por mia neŭtraleco plej gravas, ke ĝis nun mi havis la okazon konflikti kun neniu. Mi ne verkis ofendajn rakontojn, nek agresajn artikolojn, nek insultajn komentariojn. Ĉar fakte en la mondo (ne nur la esperanta) almenaŭ duono de la problemoj devenas el personaj konfliktoj. Nu, ĉu mi arogu al mi la rajton fari komparon inter la tri subjektoj: UEA, SAT, Esperanta Civito?

La unua dirindaĵo estas ke kolektivoj, same kiel individuoj, estas vivantaj korpoj, kiuj nature evoluas al morto. Nenio estas eterna, kvankam la katolika eklezio kredas sin ĉiama. Kiam mi studis biologion, la profesorino klarigis ke la komuna karakterizo de ĉiu vivanta estaĵo kondensiĝas en tri vortoj: anabolismo, metabolismo, katabolismo. Estas do fazo de kresko, fazo de maturiĝo, fazo de kadukiĝo.

UEA estas (laŭ sia propra difino) centjara, kaj SAT baldaŭ okdekjara. La Esperanta Civito estis koncipita en 1998, kaj efektive akuŝita en februaro 2002: ni diru ke ĝi estas dekjara. Estas evidente, ke ĝi estas en sia kreskofazo, dum la aliaj en sia katabolismo.

Dua dirindaĵo: mi ne komprenis ĝis nun, malgraŭ atenta studo, kiuj estas la identecprofiloj de UEA kaj SAT. Fakte ili estas en krizo de identeco. Male la identecprofilo de la Esperanta Civito estas por mi tre klara. Eĉ ĝiaj diskreditantoj kontribuas al tio: ĉar se ĝi estas nur personkulta rondo, kiel ili asertas, ĝi almenaŭ estas io tre klare difinita kaj difinebla. Sed kio estas UEA? kio estas SAT? Neniu vere scias. Mi nur legas kaj aŭdas, pri kio ili devus aŭ povus esti, laŭ ies opinio aŭ alies; sed ne, kio ili estas.

Tria dirindaĵo: la gvidantoj de la Esperanta Civito ĝenerale havas altan lingvan nivelon kaj profundan konon pri la historio de Esperantio; la samon mi ne konstatas ĉe la gvidantoj de UEA kaj de SAT. Ĉi-lasta eĉ perdis la kelkajn eminentulojn kiujn ĝi havis, kompareblajn al la civitestroj: ĉu pro forpaso ĉu pro memvola foriro.

Sed la manko de historia profundeco ne karakterizas nur la gvidantojn, ĉe UEA kaj SAT. En diskutlisto lastatempe mi sekvis debaton pri la vortoj "civita/civila". Mi konstatis grasan filologian malklerecon praktike en ĉiuj, inkluzive membrojn de la Akademio. Mi multe miris, ekzemple, ke neniu el ili ŝajnas koni la uzon de tiu radiko ĉe Zamenhof: "Tiuj, kiuj parolas kaj uzas esperanton, estas la civitanoj de idea demokratio, kiun mi nomas Esperantujo" (intervjuo kun rabeno Harris). Kaj ne povas orientiĝi pri la futuro, la organizoj kiuj ne havas scion pri la pasinteco!

Kvara dirindaĵo: ĉiuj tri subjektoj proponas organizan modelon. Se honeste paroli, la plej komplika kaj malplej demokratia estas tiu de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu de Universala Esperanto-Asocio estas la plej simpla, sed ankaŭ ne demokratia; krome, UEA bezonas konstantan burokratan centralon. Mi mem ne estas kontraŭ la fakto, ke oficistoj ricevu salajron, sed jes kontraŭ la fakto ke ili estu subuloj de ne salajratoj: nome, aŭ la tuto konsistas el volontuloj, supre kaj sube, aŭ estas salajroj kaj por la registaro kaj por la burokrataro -- la nuna situacio de UEA estas la plej danĝera hibridaĵo. La organiza modelo de la Esperanta Civito estas la plej demokratia kaj ankaŭ la plej moderna el la tri: interalie ĉar, pro la supre aludita historieca kulturo de ĝiaj gvidantoj, ĝi povis ĉerpi el la spertoj de tuta antaŭa jarcento. Mi mem ne scias ĉu la Civita modelo estas la plej taŭga por la esperantistaro; se ĝi ne estas, almenaŭ ĝi ŝajnas la malplej maltaŭga.

La lasta dirindaĵo koncernas la financojn. Kiu financas kion? UEA kaj SAT plejparte dependas de la membrokotizoj: en la nuna jarcento tio signifas, ke ili estas mortontaj. Nombre pli fortaj organizoj, laborantaj pri temaro socie eĉ pli grava ol esperanto, sed dependaj ĉefe de la membrokotiza sistemo, jam mortis. La Esperanta Civito ne pagigas kotizojn kaj do vivas el aliaj enspezofontoj. Ĝi kreis interesan disman sistemon, sed mi ne scias kiom ĝi efikas. Ĝi havas "bankon" aŭ specon de propra financa societo. Ĝi ŝajnas lerta en la fund rising, sed mi ne scias kiom profita. Mi rimarkas ke ĝiaj paktintoj investas en nemoveblaĵoj. Ekestis eĉ projekto pri tuta vilaĝo en Burundio.

Eble indus peti la esperantan civitanecon nur por ekscii pli. Mi sendas al HeKo ĉi tiun artikolon, kun la espero ke, se mi decidiĝos, ili ne stopos min, ĉar suspektebla kiel enfiltrito. Jes, mi forgesis diri, ke la Esperanta Civito interalie superas la aliajn du, ĉar ĝi estas ege pli informita pri ili ol inverse.

(subskribita artikolo)

[HeKo 418 1-A, 12 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0617 s s