Esperanta Civito

Fulmrapide kaj senapelacie UEA kondamnas EEU

La estraro de Universala Esperanto-Asocio kun bedaŭro eksciis laŭ "Eŭropa Bulteno" n-ro 1/2010 pri la letero de Eŭropa Esperanto-Unio direktita al Eŭropa Unio kaj firme distanciĝas de la opinioj esprimitaj en ĝi.

La enhavo de tiu letero malkongruas kun la principoj de politika neŭtraleco, kiun observas UEA kaj devas observi membrantaj en ĝi Landaj Asocioj.

Ĉar, kiel siajn membrojn EEU konsideras i.a. plimulton de la Landaj Asocioj de UEA en la landoj-membroj de la Eŭropa Unio la Estraro forte protestas kontraŭ opinioj, kiuj atencas la neŭtralecon de tiuj Landaj Asocioj de UEA.

Samtempe la estraro de UEA alvokas EEU preni en konsideron nian starpunkton kaj entrepreni klarajn paŝojn por komuniki ĝin al la adresato de sia letero. *

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA

* Al la Komisiono de Eŭropa Unio [NdlR].

Komentario de juristo
La starpunkto de la UEA-estraro metas iel sub kuratelon la landajn asociojn. Estiĝas la demando, kiom suverenaj ili efektive estas. Laŭ la komuniko de s-ino Pietrzak, ili estas kvazaŭ filioj de UEA. Laŭ la statuto de UEA, ili relative spontane fondiĝas kaj same spontane petas la aliĝon al UEA. Se ne estas tiel, oni ne komprenas kial UEA ne minacis eksigi la landan asocion en Kubo, post ĝia oficiala kontraŭusona deklaro, antaŭ ne longe; male, akceptante kongresi en Havano, UEA iel subtenas tiun deficiton de neŭtraleco.

El diplomatia vidpunkto, la UEA-estraro kreis eviteblan kolizion. Preferindus lasi al la asembleo de tiuj landaj asocioj la statutan povon minoritatigi la estraron de EEU, kaj eventuale eksigi ĝin. Sed per tiu deklaro la UEA-estraro fakte devontigas ĉiujn landajn asociojn esti kontraŭ la EEU-estraro, se ili ne volus siavice kolizii kun UEA mem.

El strategia vidpunkto, tio ŝajnas reduktiĝi al rimedo por forbalai strukturon (EEU) kiu evidente ne plaĉis al iu betona flanko en UEA. La rapideco de la reago pensigas, ke de longa tempo tiu betona flanko atendis la ŝancon por interveni.

Je tiu ĉi punkto, la estraro de EEU povas nur peti la konfidon de sia asembleo kaj, ne ricevinte ĝin, demisii bloke. Pli simpla kaj cinika solvo estus atribui al Zlatko Tiŝljar ĉiun respondecon, kaj pagigi nur al li la fakturon de la tuta incidento. Sed la UEA-estraro ja kolektivigis la respondecon de EEU, per sia deklaro, eĉ postulante ke EEU (kial? ĉu ne endus ke UEA mem skribu al Barroso?) humiliĝu per komuniko pri la UEA-estrara vidpunkto. Tial jam ne plu sufiĉas tranĉi unu kapon: ankaŭ la reputacio de la aliaj estraranoj estas kompromitita.

[HeKo 424 9-A, 19 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0581 s s