Esperanta Civito

Pri diasporo

Ĉe Gaston Waringhien (PIV, 1970) "diasporo" estas polisemio: temas pri termino kaj religia kaj mineralogia. Religie: "Disiĝo de la hebrea kredkomunumo tra landoj loĝataj de alireligiuloj". Li markas la difinon per vinjeto propra al religioj ne kristanaj.

Oni akuzis la aŭtoron de PIV esti tro influata de la franca lingvo: sed la ĉefaj francaj vortaroj tute ne traktas diasporon kiel religian terminon. Por Larousse 1973 ĝi havas etnan valoron: "Aro de la judaj komunumoj setlantaj ekster Palestino, precipe ekde la ekzilo (6a jc aK)". Por Robert 1968 ĝi havas du signifojn: "(1909) Termino per kiu oni indikas la disperdiĝon tra la antikva mondo de la judoj ekzilitaj el sia lando. (1968) Etende: Disperdiĝo (de etno). La diasporo ĉeĥa, araba, vaska, ĉina." Do "diasporo" ne estas precipe religia termino, kaj ĝi estas jam delonge uzata figurasence, rilate al popoloj kies lando/ŝtato daŭre ekzistas, kvazaŭ sinonimo de "emigracio". Evidente, la difino de PIV estis dekomence ne aktuala.

En la itallingva moderna vortaro Devoto-Oli 1967 ni renkontas ĉi tiun difinon: "Disperdiĝo -- ne nepre nek ekskluzive kaŭzita aŭ altrudita de ekstera forto -- de popolo kaj de ĝiaj institucioj tra la mondo. Foje, kiel en la kazo de la juda popolo, efektiva disvastiĝo motivita kaj nutrata de multfaceta kaj neretenebla dinamismo". Tiu ĉi difio estas evidente pli proksima al la uzo kiun la vorto havas ĉe raŭmistoj. Ĉu troa italismo? Ni kontrolu tiam en la hungara (Herczeg 1984).

Diasporo estas kaj "diaszpora" kaj "szórvány". La adjektivo "szórványos" egalas al sporada, disa, disemita: "szórványos magyarság" egalas al hungaroj loĝantaj en setlodiso. Seve, en la hungara ingvo la vorto ŝajnas koincdi kun la raŭmisma koncepto: diasporo estas sinonimo de sporadularo, sendepende de eventuala ekzilo, perdo de la lando ktp.

Efektive en esperanto ekzistas tri vortoj kun komuna etimo: sporo, sporada, diasporo. En la greka, sporo signifas semon. Etimologie, sporada egalas al dissemita, diasporo al dissemita popolo/kolektivo. Ne "dispelita", kiel iuj opinias, sed dise vivanta po diversaj cirkonstancoj.

"Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas / ni semas kaj semas konstante..." Tiel en la poemo plej kara al iu Lazaro Ludoviko Semkorto... Ĉu jam en la nomo de la iniciatinto, la destino kaj sociologia karakterizo de la esperanta lingvanaro?

(Perla Martinelli, 2001)

* * *

Mia lasta modelo por la Internacia Lingvo Esperanto (ILE) estas la diaspora armena lingvo: kiel oni scias, ĝi estas multe pri parolata dise tra la mondo ol en Armenio. Al ĝi estas ligita aparta kulturo, kiu tamen ne plu estas teritorie difinita. La Armena SSR, unu el la Sovetaj Respublikoj, kovras nur parton de la historia teritorio de la armenoj. Malsame al la juda, la armena diasporo konservis sian propran lingvon, kio konsistigas nur lingvo-komunumon ankaŭ kvante kompareblan kun la esperantistaro. Striktaj ligoj fortikigas la armenan diasporon: certagrade vojaĝanta armeno povas ĝui ĉe lokaj armenoj la saman gastamon, kiun esperantistoj ĝuas ĉe aliaj esperantistoj. Kvankam en Eŭropo mankis la sangaj persekutoj de la Oriento, kaj neniam ekzistis porarmenaj getoj, tamen ankaŭ tie la armenaro konservis sian apartecon. Kvankam iuj bombatencoj montris, ke plej mikra frakcio de la armenoj estas preta perforte batali kontraŭ la nuna situacio, kio en la esperantistaro neniam okazis, oni devas konstati, ke eble tiu ĉi modelo pleje similas ILEn.

Pluraj armenaj intelektuloj estas mondkonataj, sed tute ne pro sia armeneco, kiu estas kelkfoje tute nekonata al la ĝenerala publiko kaj restas privata fakto de la koncernato. Neniel ekzistas iel konstanta tradukfluo de la armena lingvo al aliaj lingvoj, sed la diaspora literaturo atingis sufiĉe altajn pintojn, ĉefe per sintezado de la tradicie armenaj ideoj kun tiuj de la ekstera mondo, kiu ankaŭ fzke ĉirkaŭas ĉiun diasporan armenon, kiel ĉiun esperantiston. La armena en si mem ne estas minacata lingvo -- ne nur pro la ekzisto de Soveta Unio, kie ĝi estas tute oficiala, sed ankaŭ pro kelkaj lernejoj, kiuj dise tra la mondo instruas en la armena al armenaj studentoj. Ni krome ne forgesu, ke la kazo de la usona armena anglalingva verkisto William Saroyan iom similas tiun de nia Sándor Szathmári: li iĝis konata dank' al verkoj en lingvo alia ol la propra.

Ankaŭ la armena komunumo estas tamen, male al la esperantista, en defenda pozicio. Fakte oni povas konstati, ke ILE estas la sola malgranda lingvo, kiu tiel atakeme alfrontas alilingvan universon. Ĝuste tio kelkfoje ridigas niajn kontraŭstarantojn, ke ni estas muso, kaj blekas kiel elefanto. Elinter la senŝtataj lingvaj komunumoj, ni estas la plej bone organizitaj. Eĉ plej tipe, nia organiziĝo celas malpli la kulturan ol la propagandan-varban, ni diru politikan aspekton. En tio ni tute malsamas de la armenoj, kiuj (eble pro la ekzisto de Soveta Armenio) neniam klopodis organiziĝi en tian politikcelan movadon, kia ekzemple estas cionismo por la judoj.

(Dario Besseghini, 1981)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0187 s s(25 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0636 s s