Esperanta Civito

Kataluna junularo invitas

Kataluna Esperanto-Junularo organizas sian 6an Internaciisman Renkontiĝon. Temas pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭ­ripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi la ĝin kun lokaj anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ­ 100 personoj el la tuta mondo.

Ĉi-jare la urbo Reus gastigas la Renkontiĝon [21-23 majo 2010]. Ĉirkaŭ­ centra placo okazos la kunagado: ebrimojosaj interkonaj ludoj, koncerto de JoMo kaj lokaj DJ-oj, ateliero pri dancoj, manĝoj kaj elmontro de improvizaj kantoj. En proksimaj ejoj okazos prepegoj pri lingvaj malplimultoj (eŭska, okcitana kaj arpitana), ateliero pri lingva daŭ­ripovo, distraj kaj amuzaj atelieroj pri katalunaj kulturaĵoj, kaj esperanto-kurseto por komencintoj. Krome, ni ĉiuj kunfestos la venkon de F.C. Barcelona en la fina pokalo de Champions League ;-)

Nia intenco estas agi kune, katalunaj malesperantistoj kaj tutmondaj esperantistoj. Per iom da helpo, bona volo kaj emo, certe ĉiuj interkompreniĝos, ni interŝanĝos vidpunktojn kaj amuziĝos tre!

(Ferriol Macip i Bonet)

La informon sendis LF-koop, inter kies kolektivaj membroj estas Kataluna Esperanto-Asocio.

[HeKo 432 6-B, 11 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0569 s s