Esperanta Civito

Dekreto pri Lex Lubomira, art. 4

La Konsulo de la Esperanta Civito,

konforme al la artikoloj 9 kaj 27 de la Konstitucio, kaj
konforme al la artikolo 4 de Lex Lubomira pri la Registra Instanco,

DEKRETAS
la sekvan regularon pri la alireblo de la datumbanko:

Art. 1
La datumbanko de la Registra Instanco estas alirebla nur de la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

Art. 2
La alireblo de la fakoj estas:
a) sen restriktoj por la heraldika fako;
b) dependa de la skriba konsento de la koncernato aŭ de lia heredinto por la biografia fako;
c) dependa de la skriba rajtigo de la direktoro de la Registra Instanco, respektive de la vickonsulo kun delegoj pri internaj aferoj, por la establa fako;
d) rezervita al la stabo de la Registra Instanco, al la Kapitulo kaj al la Kortumo por la
civitana arkivo.

Art. 3
La esploroj menditaj ĉe la fakoj estas fakturendaj laŭ la sekvaj tarifoj:
a) unu speso (la valoro de la arĝenta Zamenhof-medalo, fiksita je kvindek eŭroj) por la heraldika fako;
b) unu speso por la biografia fako;
c) du spesoj por la establa fako;
d) ĉiukaze senpaga se petita de senatan(in)o.

Art. 4
Ekde la livero de la kandidatlistoj por la Senato ĝis inkluzive la dimanĉo tuj antaŭ la baloto, la ĉefkandidatoj de ĉiuj listoj rajtas aliri la civitanan arkivon, kaj senpage.

Art. 5
La alireblo estas malpermesata al la subjektoj en konflikto ĉe la Kortumo, tiel longe kiel daŭras la arbitracio.

Art. 6
La spezoj pro la esploroj estas administrataj laŭ la artikolo 5 de Lex Lubomira.

el Ĉaŭdefono, 15 septembro 2009

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(24 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0556 s s