Esperanta Civito

La Kortumo: nur kvar dosieroj en du jaroj

La Kortumo de la Esperanta Civito laboris tre malmulte post la retiriĝo de la antaŭa aktisto kaj la enposteniĝo de la nuna. Tio signifas la daŭrigon de la bonŝanca tradicio de manko de konfliktoj en la nova Esperantio, kompare kun la multaj disputoj kaj kvereloj ekster ĝi.

"Eble la simpla ekzisto de klaraj kaj devontigaj normoj preventas la konfliktojn" komentarias unu el la kortumanoj. "Se estus tial, pravus la protagonisto de "La demono kaj fraŭlino Prym", ĉarma rakonto de Paulo Coelho".

La aktisto bezonis prepari nur kvar dosierojn, el kiuj nur unu ne estas arkivita. Tri el ili koncernas afrikajn, unu eŭropan kazon.

La 25an de julio 2009 el Togolando c-ano Agbassou petis la arbitracion pri financa konflikto kiu koncernis lin kaj la establon TIETo (aŭ ĝian estraranon, c-anon Doumegnon). Tial ke ĉi-lasta(j) ne konfirmis la peton, do ne akceptis la arbitracion, la proceduro haltis en aŭgusto 2009. Intertempe la objekto de la konflikto malkonsistiĝis.

La 19an de aprilo 2010 la Registra Instanco signalis la kazon de s-ro Hounsounou el Benino, kiu petis la esperantan civitanecon. Pro "cavendum" fare de la establo Esperanta PEN-Centro kontraŭ lia persono, la matrikulisto petis la Kortumon pri la farenda demarŝo. Efektive sufiĉis nur la interveno de la aktisto, kiu atentigis la koncernaton pri la neceso fari publikan memkritikon. Tion s-ro Hounsounou plenumis, kaj la establo reprenis la "cavendum". Tiam intervenis la individua atesto de c-ano Henry el Francio: lia tre negativa atesto tamen ne evoluis al denunco, kaj la aktisto, manke de alia "cavendum", arkivis la kazon en julio 2010. La peto de civitaniĝo estas traktata de la matrikulisto.

La 23an de aŭgusto 2010 el Italio venis plendo de c-ino Varese kontraŭ s-ro Künzli el Svislando. Tial ke la koncernato ne havas la esperantan civitanecon, ne eblas arbitracio. Sed Feminisma Esperanta Movado aldonis sian subtenon al la plendo de c-ino Varese: tial ke en la Esperanta Civito la virinoj estas tre respektataj, la aktisto arkivis tuj la kazon, liverante al la Registra Instanco la "cavendum" kontraŭ s-ro Künzli. Se ĉi tiu iam petos la esperantan civitanecon, necesos unue lia publika memkritiko pro sia konduto kontraŭ sinjorinoj; akcesore, lia memkritiko povus inkluzivi ankaŭ la agnoskon, ke li deklaris sin trafita pro siaj kritikoj kontraŭ la Esperanta Civito, dum tio tute ne estis la objekto.

La 17an de septembro 2010 la establo TIETo el Togolando sin turnis al la Kortumo por aktivigi la artikolon 10, literon b, de la Pakto. La aktisto preparis la dosieron kaj transdonos ĉi-semajne la dokumentojn al la Kortumo. Temas pri la unua kazo kiam la Kortumo estos efektive vokita al verdikto, dum la lastaj du jaroj. La verdikto probable pretos jam en oktobro.

En pli fruaj jaroj la Kortumo estis pli ofte konsultita por ricevi aŭtentan interpreton pri leĝo. Tre grava estis, tiurilate, la laboro de kortumano Lavanchy, kiu preparis la raporton pri la familia juro, el kiu fontos la koncerna leĝo en 2008. Dum ĉi tiu parlamenta mandato la Kortumo neniam ricevis tiajn petojn.

[HeKo 455 7-C, 28 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0577 s s