Esperanta Civito

La pola finvenkismo sinkas en kvereloj

Mi bedaŭras, ke internaj konfliktoj malhelpas la sukcesan kunlaboron por la antaŭenigo de Esperanto en Pollando. La lastatempan konflikton inter la Iniciata Grupo - Esperanto por EU (IGEEU) kaj la prezidantino de PEA, Halina Komar, ne sukcesis solviĝi eĉ dum la publika diskuto kadre de Arkones (gvidata de Zbigniew Galor). Bedaŭrindas, ke la diskuto daŭras kun la nekompetentaj atakoj de Andreas Künzli.

Mi certas, ke ĉiuj havas bonajn intencojn kaj la saman ĉefan celon: antaŭenigi la aferon de Esperanto. Tamen en ekstera agado necesas interkonsento, disdivido de la taskoj laŭ kompetentoj, ja kontraŭaj agadoj ne povas esti farataj en la nomo de la samaj esperantistoj, tio povas eĉ malutili.

Landa asocio iusence reprezentas la esperantistojn de la lando, kvankam nuntempe ne nur LA-j ekzistas. Mi ne scias, ĉu IGEEU estas oficiale registrita kaj kiom da membroj ĝi havas. Videble kvar homoj agadas: E. Kozyra, S. Rynduch, K. Krzyzak, Witucki. Kiujn ili reprezentas, kiam ili aperas en la nomo de esperantistoj? Speciale interesa estas la rolo de Edward Kozyra, vicprezidanto de PEA, kiu reprezentas ne PEA, sed IGEEU. Tiaj aferoj en la ekstera mondo ne rajtus okazi.

Halina pripensinte kaj singarde aliras la aferojn kaj atingas sukcesojn. Temas ekz. pri la Ekonomia Forumo en Krynica, pri la instruprojekto por la "triaaĝuloj", kiun financis la EU-a Gruntwig-fondaĵo.

La leteroj sub la respondeco de IGEEU, kvankam fontas el la deziro de ni ĉiuj vidi progresi esperanton, taktike, stile ne estas konvenaj. Ili atakas la adresatojn pro ilia ignoro de la ĝusta solvo de lingva problemo, kiun ni esperantistoj bone konas. Bedaŭrinde tio estas ofta eraro de esperantistoj. Tamen atakante kaj postulante ne eblas multe atingi en la vivo.

La nuna kampanjo por la enkonduko de esperanto en polajn lernejojn strategie estas malkonvena, bedaŭrinde senbaza. Ni vidu! En bona kazo la petskribo fine atingos la ministron pri edukado. Li petos informojn el la ministerio: Kiom da instruistoj de esperanto ni havas? Ĉu ekzistas lernolibroj? ktp. Post negativa respondo, revenos letero de li kun ĝentila bedaŭro, ke la realaj kondiĉoj ne favoras la enkondukon.

Antaŭ ol ion proponi, ni devas konsciiĝi pri la realo! Se polaj esperantistoj mem ne volas profesie instrui speranton, kial eblas atendi tion de ne-esperantistoj?! La realecon de ne-interesiĝo de polaj esperantistoj pri profesiiĝo kaj akiro de iu diplomo pri instruado de esperanto pruvas ne nur la neinteresiĝo pri la trijaraj Interlingvistikaj Studoj kun fina UAM-diplomo (en la lasta grupo ne estas poloj), sed ankaŭ la sporada partopreno en la unujara instruista trejnado de UAM-ILEI (en 2008 neniu aliĝis, 2009: 1, 2010: - ĉi-lasta dank' al la stipendio de PEA).

Ĉiu-kaze la rajto instrui esperanton en bazlernejoj, en si mem ne sufiĉas por atingi vastaskalan instruadon -- pro multaj aliaj faktoroj. Sufiĉas kontroli la liston de bazlernejoj, kie esperanto estas instruata en Hungario (egalite.freeweb.hu/listo/bazgradaj.doc) -- pri kiu Esperantio tiel fieras!

En marto mi akceptis la inviton de IGEEU renkontiĝi kun la vicprezidanto de la Pola Parlamento (la intertempe mortinta Szmajdzinski) pro miaj kono kaj praktika sperto de esperanto-instruado en Hungario. Tiam mi sukcesis moderigi iujn ne-pripensitajn, idealismajn proponojn. Pliajn ne-pripensitajn iniciatojn mi ne subtenas.

(Ilona Koutny, Universitato Adam Mickiewicz)

[HeKo 456 3-A, 3 okt 10]

Antiraŭmisto afiŝis en la skandalgazeto "Libera Folio":
La civita laŭtparolilo ĵus piratis, en malkompleta formo, la komenton de Ilona Koutny aperintan ĉi tie. Ĝi manipule aldonis la titolon "La pola finvenkismo sinkas en kvereloj". Supozeble, se ĉiuj konvertiĝus al civitismo, ekregus eterna paco - tombeja.

La redakcio respondas:
Ni ne bezonis legi la leteron en la skandalgazeto, ĉar ni ricevis ĝin, kiel tre multaj aliaj, per plusendita cirkulera retmesaĝo, kie interalie legeblas la permeso de la aŭtorino diskonigi ĝin. Kaj estas normale ke la enkonduka sinprezento kaj la ferma saluto ne estu reproduktitaj, ĉar komunike superfluaj.
Viziti mediteme tombejon estus oportune por la afiŝinta antiraŭmisto: eble li lernus kiel trafi bonan okazon silenti, do virton kiun bedaŭrinde li malhavas.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0725 s s 
  Total: 0.0855 s s