Esperanta Civito

Literaturaj prelegoj en Israelo

La 2an de decembro 2010 d-ro Giorgio Silfer prelegos franclingve en Hajfo pri la esperanto-literaturo, kadre de internacia konferenco iniciatita de la loka magistrato. Li estas oficiale invitita kiel delegito de Esperanta PEN-Centro, delonge la plej prestiĝa reprezenta instanco por nia literaturo ekster Esperantio.

La 30an de novembro c-ano Silfer prelegos esperantlingve en Tel-Avivo pri "La esperanta novelarto". Estas esplorata la ebleco prezenti ankaŭ ekspozicion el dek du paneloj (esperante kaj hebree). Tiu ekspozicio premieris en Budapeŝto okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, en oktobro 2007.

Okazos ankaŭ renkonto kun la esperanto-komunumo en Hajfo, sed verŝajne pli grava, kaj eventuale landskala, estos la aranĝo en Tel-Avivo. "Mi ŝatus ankaŭ renkonti en kafejo Esperanto, Tel-Avive, la israelanojn kiuj havas la esperantan civitanecon, plus tiujn kiuj ĵus petis ĝin" esperas c-ano Silfer.

[HeKo 456 4-B, 4 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0563 s s