Esperanta Civito

Nobel-premio al la hispana lingvo

"La Nobel-premio ĝojigas min tre multe, ĉar ĝi estas agnosko por la hispana lingvo" komentariis Mario Vargas Llosa, perua kaj hispana ŝtatano, al kiu la Sveda Akademio ĵus asignis la literaturan Nobelon. Per tio la verkisto trafe enfokusigis la signifon de la premio, kiu pendolas inter politika agnosko por disidentoj kaj kultura agnosko pri literatura lingvo: ne hazarde unu el la plej unuaj estis asignita al Frédéric Mistral, reviviginto de la okcitana.

La kandidatigoj de c-ano William Auld (ĝis lia morto en 2006), poste de c-ano István Nemere (2007), kaj fine ĝis nun de d-ino Marjorie Boulton fare de la Esperanta PEN celas esence tion: pli ol honori individuon, agnoskigi literaturan lingvon. Kaj la Esperanta PEN estas la sola esperantlingva instanco kiu ricevas formalan inviton de la Sveda Akademio por ĉiujare liveri kandidatigon.

Efektive la hispana ne bezonas tiom da agnosko; sed ĝia iompostioma progreso kompare al la angla jam estas pli ol demografia fakto. Ne hazarde, ekzemple, Argentino estas la ĉefa gasto en la nun okazanta Librofoiro en Frankfurto, la plej grava en la tuta mondo.

Mario Vargas Llosa havis longan interparolon kun c-ino Perla Martinelli, okaze de la PEN-mondkongreso en Edinburgo, aŭgusto 1997. La interparolo tuŝis ankaŭ la figuron de Jules Verne, en kies nefinita romano "Esplorvojaĝo" rolas esperantisto. Ĉu hazardo? La lasta romano de Vargas Llosa inspiriĝas al Roger David Casement, brita diplomato kaj irlanda patrioto, amiko de Joseph Conrad. Casement estis atestanto de la krimoj kontraŭ la indiĝenoj en la belga Kongolando, kaj tie, same kiel por "Esplorvojaĝo", okazas la intrigo, komence de la romano. Cetere, samideano Jules Verne ne daŭrigis sian romanon ne nur pro la akriĝanta malsano, kiu kondukos lin al la morto en 1905, sed ankaŭ ĉar tre negative impresis lin ĝuste la novaĵo pri masakroj en Kongolando.

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 456 7-B, 7 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0550 s s