Esperanta Civito

La pola EDE kolizias kun la pola UEA

La Iniciata Grupo Esperanto por Eŭropa Unio (IGEEU) dum renkonto en la Varsovia Esperanto-Klubo ĉe strato Anders, 30 septembro 2010, pere de Edward Kozyra anoncis ke IGEEU baldaŭ iĝos la socia movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto, do la oficiala pola branĉo de tiu politika parti(ar)o. Plia temo en la renkonto estis la kampanjo de IGEEU-EDE por esperanto lernejen, kun kolekto de individuaj subskriboj.

La pola branĉo de Universala Esperanto-Asocio (kun kiu EDE estas en "kunlaboraj" rilatoj ekde 2006) jam 15 septembro 2010 anatemis kontraŭ IGEEU kaj speciale Edward Kozyra, vicprezidanto de Pola Esperanto-Asocio. Tiam publike deklaris la prezidantino de PEA, Halina Komar: "Nun mi pripensas eblon pri "votum separatum" kontraŭ la malsekura agado de skismiga pola movada grupeto IGEEU. Ilia formskandala letero al ĉiuj gravaj personoj en nia lando kompromitas la tutan esperantistaron, kaj nuligas aliajn atingojn de nia movado... Kaj nun tio estas plej grava problemo de PEA, konstante atakata de tiuj ĉi skismemuloj."

Renato Corsetti (ĉiea kiel la mizero, dirus francoj) intervenis per provoka mesaĝo: "Mi scias [kiu komencis la batalon internaciskale]. Nun la problemo estas trankviligi ŝin kaj la situacion en Pollando" kaj tuj li kaŭzis la drastan reagon de Halina Komar, 2 oktobro 2010: "Renato, ĉu vi fakte komencis la akcion "silentigi" min kun helpo de la Estraro de UEA, ILEI-PL kaj Ilona kaj Zbigniew? Pri la Estraro de PEA mi ne mencias, ĉar tie Kozyra estas "persona non grata" -- mi anoncis mian "votum separatum" al lia agado. Ĉu vi jam forgesis ilian antaŭlastan akcion al la plej altaj reprezentantoj de la pola registaro kaj parlamento? Do kiu el ni estas pli malsekura por la esperanto-movado?" Kaj ŝi insistis al Corsetti: "Mi traktis vin kiel amikon kaj eĉ konsilanton, multfojan subtenanton en malfacilaj momentoj de mia agado, pro tio suferiga estas la informo, dissendata tra Pollando de Kozyra, ke (laŭ via opinio) oni bezonas tuj trankviligi min... Kaj rimarku, kiom da honestaj poloj (kun Roman Dobrzynski kiel la unua) jam rompis rilatojn kun Kozyra? Mi nun ne komprenas, kiel aliaj ne sentas malsekurigon por nia movado pro ekz. detruo de la kontaktoj kun registaraj instancoj per ilia lasta, stulta letero, kiun mi rememorigos al vi en la anekso." Efektive Kozyra komplezis al Dobrzynski per longa ataka letero kontraŭ la raporto Nilsson pri la polaj eventoj, defende al la implikita Dobrynski. Nun ili ŝajne kondutas kiel la ŝtelistoj en Prago, kiuj komplicas dum nokto kaj kverelas dum tago... 

La sekvan tagon akademianino Ilona Koutny intervenis per publika letero, kiu multe plaĉis al la prezidantino de PEA, kaj multe malplaĉis al ties malamiko Kozyra: eble la letero de Koutny ne rezultis tiel neŭtrala kiel ĝi celis... Jen la publika reago de Komar: "Mi dankas al Ilona pro saĝa interpreto de la situacio en pola E-movado. Ŝi faris tion senemocie, pro tio ŝia voĉo pli valoras ol niaj -- ambaŭflankaj malobjektivaj opinioj pri la afero." Kaj la repliko de Kozyra, draŝanta iun kiu samopinias kun ak. Koutny: "ne tute plene vi konsentas kun Ilona, ĉar vi subskribis la liston kaj vi apogas la kampanjon "Esperanto en Polajn Lernejon" kaj Ilona ne subskribis kaj ne apogas. Ŝi preferas la nunan staton. Dum la lastaj dek jaroj nur unu polo/ino finis la tri-jarajn Interlingvistikajn Studojn kun fina UAM-diplomo, nome Alina Mozer, mi eble eĉ aldonu ke ŝi ne sukcesis ĝis nun trovi laboron (instrui esperanton). Alina fervore kaj daŭre kolektas la subskribojn; al ARKONES ŝi venis kun kelkdeko da subskriboj. Mi persone kolektis dum ARKONES 2010 precize 122 subskribojn, mi eble aldonu ke ne subskribis nur kvin esperantistoj (en tiu nombro kiu ne subskribis estas i.a. Ilona Koutny kaj Halina Komar), kaj rimarku ke subskribis eĉ Barbara Pietrzak, Roman Dobrzynski, Wojtek Usakiewicz ...kaj plimulto de la PEA-estraro."

La interna milito en la pola finvenkismo, kun eksteraj apogoj kaj intervenoj, eĉ vomigaj (ekzemple de Andreas Künzli kaj de István Ertl), koncernas nek la polojn kiuj havas la esperantan civitanecon, nek la paktintan establon en Pollando. Raŭmistoj havas pli utilajn aferojn pri kiuj okupiĝi, por la progresigo de nia lingvo.

[HeKo 457 1-A, 10 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0119 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0526 s s