Esperanta Civito

Pekino protestas en paclingvo pri pac-Nobelo

Sen. Dieter Rooke, estro de la opozicia Ruĝa grupo en la Senato de la Esperanta Civito, ricevis respondon en esperanto el Ĉina Radio Internacia post sia peto komentarii la asignon de la Pac-Nobelo al Liu Xiaobo:

Dankon pro via mesaĝo. Jes, la ĉina gajninto vekis grandan atenton de diversaj rondoj. Antaŭ ne longe mi legis en forumo publikan leteron de ĉina retano al Nobel-Komitato. Mi pensas, ke la letero reprezentas ĝeneralan vidpunkton de la ĉinoj. Do, mi sendas ĝin al vi.

* * *

Letero al Nobel-Komitato

Estas surprize, ke vi atribuis ĉi-jaran Nobel-premion pri paco al la tiel nomata ĉina disidento Liu Xiaobo.

Kia homo estas li? Li estas krimulo, kondamnita de la ĉina justico. Dum la evento, okazinta sur la placo Tian’anmen inter printempo kaj somero de la jaro 1989, li, reveninta el fremda lando, energie agitis studentojn kontraŭ la leĝa registaro de Ĉinio kaj intencis konduki Ĉinion al longtempa tumulto. Post la fino de la evento aroganta li kriaĉis “ŝanĝi rason de la ĉina nacio, malorganizi la ĉinan ŝtaton kaj kolonii Ĉinion por tricent jaroj”. Li elmetis absurdan proponon, ke Ĉinio enkonduku ĉefministron el fremda lando.

En la sekvaj pli ol dek jaroj li ne haltis ĉe la rando de abismo nek korektis siajn erarojn, sed iris plu sur la vojo de naciperfidulo. Li kantis laŭdojn al la usona “demokratio” kaj postulis, ke la ĉina registaro revenigu el fremda lando Dalai-Lamaon, kiu perfidis sian patrolandon kaj delonge intencas apartigi Tibeton disde Ĉinio, kaj nomumu lin ŝtata prezidanto. Ĉu li, kiu senhonte humiligas sian patrolandon, meritas esti ĉino?

Sed nekompreneble kaj indigninde, ke vi atribuis Nobel-premion pri Paco al la krimulo, enprizonigita pro agitado kontraŭ la ŝtata regpotenco de Ĉinio. Via ago estas interveno en la internajn aferojn kaj demokratian politikon de Ĉinio, kaj tio jam ne estas la unua fojo. En la jaro 1989 vi donis Nobel-premion pri Paco al Dalai-Lamao, kiu intencas renversi la ŝtatan regpotencon kaj disspliti la patrolandon. Via aljuĝo estis publika subteno al la separisto kaj grave vundis la senton de la ĉina popolo. Vi jam deviis de la principo de Nobel-premio pri Paco, kiu sin dediĉas al la harmonio kaj amikeco inter malsamaj nacioj”.

En la jaro 2009, vi atribuis Nobel-premion pri Paco al Barack Obama, kiam li estis usona prezidento de malpli ol unu jaro. Eĉ li mem tre surpriziĝis kaj hontis pro tiu honoro.

Travivinte la internacian financan krizon, la tuta mondo sin turnis de la politika batalo al la ekonomia kaj financa konkurado. Multaj landoj klopodas per intertraktado kaj interkonsiliĝo por kreskigi la ekonomion. Jam pasis la epoko, en kiu oni klaĉis unu kontraŭ alia pri homaj rajtoj kaj demokratio. Via konduto ripeti la klaĉon kaj kalumnion estas arkaika kaj malkonvena kaj montras malmodernan ideon kaj partian juĝon.

Estas menciinde, ke kiel ĉino mi firme kredas, ke via aljuĝo ne nur blasfemas Nobel-premion pri Paco, sed ankaŭ maltrankviligas ripozantan sinjoron Nobel kaj multe damaĝas prestiĝon de la premio.

(Chang Gang el Ĉinio)

Rimarko de la redakcio (kun la aprobo de la Konsulo):
La opinio de la Senata majoritato kaj de la Kapitulo estas tute alia ol tiu de s-ro Chang Gang.

Rimarko de la redakcio (sen la aprobo de la Konsulo):
Kun oportunaj anstataŭigoj (ekz. "UEA" anstataŭ "Ĉinio", aŭ "aliĝo de via landa asocio al la Pakto" anstataŭ "atribuo de la Pac-Nobelo", aŭ "ripozantan doktoron Zamenhof" anstataŭ "ripozantan sinjoron Nobel" ktp) ŝajnus legi kalumniadon de antiraŭmistoj kontraŭ la Esperanta Civito en la skandalgazeto subtenanta la bullerismon-kamaĉismon. Du simetriaj pensmanieroj kaj koincidaj esprimstiloj (kvankam nur unu inter tiuj antiraŭmistoj scipovas la ĉinan).

[HeKo 457 4-A, 11 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0658 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.1092 s s