Esperanta Civito

KCE reprenas la delegon al TIETo

En dato 12 decembro 2010 Kultura Centro Esperantista reprenis sian delegon al Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando rilate la organizadon de lingvoekzamenoj, kadre de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC).

Fakte KCE ("Institutional Affiliate" de la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj - ALTE) estas la administranto de la LTSEC-lingvoekzamenoj, komisie de la Esperanta Civito, kun la rajto delegi aliajn subjektojn. Tian delegon KCE donis al TIETo ekde 2007 por la tuta nemediteranea Afriko.

TIETo kontentige organizis (fakte nur en Togolando) kelkajn lingvotestajn sesiojn, kies tri rajtigitaj ekzamenantoj pruviĝis adekvate kapablaj kaj didaktike preparitaj. Tamen, malgraŭ la klaŭzo de ekskluziveco en la komune akceptita direktivo, TIETo preferas organizi ankaŭ alispecajn ekzamenojn, kaj specife krei propran. (*)

Por ne esti mem envolvita, eĉ se nerekte, en tiu malrespekto de la normo, KCE estis devigata repreni sian delegon al TIETo. La partnereco ĉesas sen konflikto, kaj ambaŭ establoj estas nek ŝuldaj nek kreditaj unu al la alia. Neniu el ili petas la intervenon de la arbitracia instanco, kaj ambaŭ gardas reciprokan respekton.

(resuma komuniko pri la korespondado inter KCE kaj TIETo,
kun ambaŭflanka informiteco kaj konsento pri la enhavo)

(*) Artikolo 2 de direktivo Muhlemann (aprobita de la Forumo, 22 julio 2006):
Ekskluziveco
2.1. La diplomoj laŭ LTSEC (aŭ Civitaj diplomoj) estas la solaj agnoskitaj en la Esperanta Civito. La paktintaj establoj ĉesas organizi aŭ gastigi alispecajn lingvoekzamenojn, ekde la aprobo de ĉi tiu direktivo.
2.2. Kultura Centro Esperantista en Svislando estas la sola institucio kiu rajtas organizi lingvoekzamenojn, disdoni koncernajn diplomojn, fiksi la ekzamenkotizojn, delegi al aliaj institucioj teritorie kompetentaj tiujn samajn rajtojn.

[HeKo 463 6-B, 13 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0550 s s