Esperanta Civito

Carlo Minnaja prelegas en KCE

Ĉi-semajnfine Kultura Centro Esperantista gastigas prelegaron de prof. d-ro Carlo Minnaja pri la esperanta poezio. Li dediĉas la sabatan posttagmezon al Kolomano Kalocsay kaj la dimanĉan matenon al William Auld.

C-ano Minnaja redaktas la parton pri poezio en la "Historio de la esperanta literaturo", kunverkata de sen. Giorgio Silfer. La kooperativo de Literatura Foiro, kies ĝenerala Asembleo kunvenas ankaŭ ĉi-semajnfine, alprenos la finan decidon rilate la eldonon de tiu verko.

Prof. d-ro Carlo Minnaja, akademiano kaj lingva komitatano, aŭtoro de unu el la plej kompletaj etnolingvaj esperanto-vortaroj, estas mirinde plurfaceta kaj produktiva homo, kiu daŭre laboras volontule je eldonaj projektoj, itale kaj esperante: eĉ kvar paralele al la menciita literaturhistorio -- unu por la Akademio de Esperanto, dua por Itala Esperanto-Federacio, tria por ARCI Esperanto (c-ano Andrea Montagner) kaj kvara por sia universitato.

Dum la semajnfino estos ankaŭ inaŭgurita la tute renovigita kuirejo ĉe salono Klara Zamenhof, realigita danke al la volontulado de la KCE-amikoj, unuavice c-ano Marek Bamberski, sperta faklaboristo kiu jam la kvinan fojon deĵoras ĉe la Esperanto-Domo. La renovigo okazis ĉi-monate, kun intensa streĉo por rapide atingi la celon.

Ekde 1995, do sub la nova reĝimo kiu relevis la centron el preskaŭ bankrota situacio (tiam interalie unu el ĝiaj salajratoj nomiĝis Andy Künzli), KCE ne havas plu dungitojn, sed nur portempajn volontulojn, al kiuj tamen ĝi garantias ĉiujn kostojn rilate vojaĝojn, urban trafikon kaj asekurojn, kompreneble la loĝadon en unuopa ĉambro kaj ankoraŭ ĉiutagan sumon egalan al tiu fiksita por staĝantoj fare de la Neŭŝatela Kantono. Ekde 2002 la volontuloj devas havi la esperantan civitanecon, kvankam eblas esceptoj. Interesatoj povas sin adresi rekte al KCE.

[HeKo 471 7-B, 26 feb 11]

LF-koop precizigas:
Ekde 1995, laŭ kontrakto inter la du societoj, la volontuloj deĵorantaj ĉe KCE estas selektataj de LF-koop. Ekde 2002 havi la esperantan civitanecon estas kondiĉo necesa por kandidati kiel volontulo. Eventualaj, tre maloftaj esceptoj koncernas nur stabanojn de LF-koop, ekzemple peranton. Dum dek ses jaroj KCE estis ĉiam kontenta pri la selektitaj deĵorantoj, kaj reciproke: tial la samaj personoj, post la unua trejna restado, plurfoje revenas. Nur en unu kazo, lastatempa, montriĝis malkontento (flanke de KCE), tiel ke la koncerna restado estis ĉesigita de KCE post du semajnoj. La deĵoroj okupas kvin tagojn semajne, laŭ fleksebla horaro interkonsentita kun la deĵoranto, por sume kvardek horoj (anstataŭ 42, kiel kutime en la neŭŝatela kantono).

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0507 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0934 s s