Esperanta Civito

Dekoble arĝenta jubileo por "Literatura Foiro"

La revuo fondita en Milano printempe 1970, fare de la literatura rondo La Patrolo, akurate atingis la 250an numeron.

La plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto havis ĝis nun tri ĉefredaktorojn: Giorgio Silfer (1970-1980), Perla Martinelli (1980-1995), Ljubomir Trifonĉovski (ekde 1996). Sed en sia nuna formato (ses numeroj jare, po 56 paĝoj) ĝi estas produktata ekde 1988. Kaj kvankam la epoko de Trifonĉovski iĝos ĉi-jare la plej longa, la plej intensaj kaj variaj restas la unuaj du, ankaŭ ĉar ili koincidis kun grandaj eventoj en Esperantio kaj en la mondo.

Sub la respondeco de Giorgio Silfer la revuo pli kaj pli internaciiĝis, gardante la originan nukleon de beletristoj kun itallingva kultura fono, sed ankaŭ heredante la rolon de la iama Norda Prismo.

En la panoramo de la 1970aj LF ludis la rolon de kulturpolitika stimulilo, preparante la terenon por la raŭma vojturno. Aliflanke, danke al la stimulado de LF, Italio akiris la rolon kiu mankis al ĝi en la verda parnaso: se antaŭ 1970 nur Clelia Conterno estis relative fama en nia literaturo, kaj la italaj ĉefverkoj estis tradukitaj precipe de alilandanoj, en la postaj jardekoj la itala Esperantio atingis tre respektindan dimension, kaj beletre kaj leksikografie kaj en la traduka ĝenro. En kelkaj kazoj eĉ antagonisme al LF: kio estas plia merito de ĉi tiu revuo.

Se la naskiĝo de LF koincidis kun la apero de PIV, la fondo de LF-koop koincidis kun la jaro de la fama Manifesto de Raŭmo. La revuo fariĝis la ĉefa referenco por la nova kurso, kaj la eldonejo larĝigis la produktadon al aliaj branĉoj. Ĝi restis strategie avangarda en la 1980aj same kiel en la 1970aj. Kaj ĝi partoprenis ĉiujn strebojn de la raŭmismo, por ke esperanto estu agnoskita kiel literatura lingvo – kio realiĝis en 1993 per la agnosko fare de la mondkongreso de PEN Internacia en Santiago de Kampustelo. Kun tia elano, praktike LF neniam spertis efektivan konkurencon, se escepti la plej bonajn jarojn de Hungara Vivo, ĉesinta en 1991.

Ene de la altnivela PEN-cirkvito, kun la subteno de la raŭma intelektularo, LF iĝis natura platformo por la starto de la Esperanta Civito, fine de la 1990aj. Evidente, la revuo restis en la avangardo de la strategia debato en Esperantio; paralele, LF insistas por objektiva interpreto pri la historio de nia kulturlingva komunumo.

Ducent kvindek numeroj, seninterrompe en kvardek du jaroj, estas plia rekordo inter la multaj de nia revuo. Ni atingas ĝin en fazo delikata, kiam necesas harmoniigi plurajn faktorojn.

(Legu la tutan artikolon de Giorgio Silfer en LF 250, aprilo 2011. Interalie ĝi indikas interesan prognozon pri la evoluo de la esperanta literaturo kaj de Esperantio dum la nuna jardeko)

[HeKo 475 9-B, 3 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0611 s s