Esperanta Civito

La garantioj de la Civita demokratio

En federisma strukturo la aliĝintaj kolektivoj restas multe pli aŭtonomaj ol en centralisma, ĝuste ĉar en federismo la "centro" havas subsiduan rolon. Tio des pli veras, se ne temas pri federacia, sed pri konfederacia sistemo: la kazo de la Esperanta Civito.

Mensogo estas aserti ke la paktintaj establoj ne estas sendependaj. Mensogo kiu nek konsideras la faktojn nek apogas sin sur la federisma teorio. La aliĝo al la Pakto egalas al la subskribo de kontrakto, bazita sur komuna koncepto pri Esperantio. Sed tiu kontrakto ne kaŭzas ian rajton de la "centro" enmiksiĝi en la internajn aferojn de la paktinta establo.

Aliflanke, la Pakto fiksas la komunan respekton al arbitracia instanco, la Kortumo. Tial, se ene de paktinto okazus konflikto (ekzemple pro malrespekto de la interna statuto), ne la ekzekutiva povo intervenus, sed la justica povo estus vokebla.

La Esperanta Civito estas demokratio, kaj en demokratio la kerna punkto estas la divido de la tri povoj: divido kiu mankas kaj en UEA kaj en SAT. En ĉi-lasta eĉ okazis, ke en konflikto inter du personoj, unu el la du sidis en la juĝa instanco (kaj kompreneble eksigis la alian).

Ĉu demokratio, kia estas la Esperanta Civito, povus toleri maldemokration, aŭ eĉ eventuale puĉon ene de unu el la paktintoj? Certe ne, ĉar tio egalus al demokratio kiu toleras la malrespekton al la homaj rajtoj. Sed la demokratio ne rajtas fari la unuan paŝon: necesas ke, el la interno de la maldemokratia establo, venu la protesto, direktita al la Kortumo.

Ankaŭ tial, okaze de eksiĝo, nur la Kortumo estas vokita ekzameni la koncernan peton.

Ĉi tiuj garantioj ekzistas nek en UEA nek en SAT nek en multegaj esperanto-societoj. Tie la risko de arbitro (anstataŭ arbitracio) estas tre alta, kaj konsekvence la membroj foriras. En la Esperanta Civito estas inverse: foriras la individuoj kiuj komprenas, ke ili ne povus fari siajn diktaturajn ludetojn sen esti rimarkataj. Kaj fakte, ene de sia establo, ili tendencas ne respekti la statuton.

[HeKo 478 8-C, 27 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0177 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0741 s s 
  Total: 0.0918 s s