Esperanta Civito

La esperanta popolo ne fontas el unu ideologio

Asertis lastatempe Zlatko Tiŝljar: "ni estas iuspeca popolo sen ŝtato kaj ni ne kreas iun universalan kulturon, sed ni produktas specifan kulturon de esperantista popolo dissemita en la mondo kaj do alimaniere sentanta la homaron ol nacianoj de nacioj loĝantaj en unu ŝtato." Ĉi tiu aserto estas raŭmisma.

Sian aserton tamen Tiŝljar derivigis el plurloke kontestebla meditaĵo: "Esperanton lernas ĝis la nivelo de la uzkapablo nur tiuj kiuj akiras la esperanto-ideologion kaj tiel iĝas apartenantoj al grupo de samkredantoj (samideanoj). La esperanto-ideologio estas la "interna ideo" kiu plej simple difiniĝas: Esperantistoj apartenas al avangarduloj kiuj plibonigos la mondon per justa internacia komunikado. Neniu nuntempe lernus esperanton sufiĉe profunde nur por povi kontakti internaciskale aliajn homojn -- por tio efektive multe pli bone servas la angla. Pro tio esperanto-parolantoj kiuj racie malakceptas esti kredantoj al esperanto-ideologio, trompas sin mem. Malgraŭ ĉio ankaŭ ili havas apartan senton (emocion) al esperanto-aparteno. Sekve..."  vidu la supran alineon.

La pseŭda silogismo en la premisa meditaĵo utilas por klarigi la konkludon de Tiŝljar: "La diferenco inter mia koncepto kaj tiu de [la Esperanta] Civito estas grandega. Ili supozigas la esperantan popolon sufiĉa al si mem kaj rezignas pri la celo transdoni esperanton al pli vastaj tavoloj de la homaro, disde mia koncepto kiu diras ke la esperanta popolo ekzistas nur danke al sia kredo pri interna ideo, do al la kredo pri la fina venko. Sen tiu kredo la esperanta popolo ne ekzistus. Tamen la konduto de la esperanta popolo estas ja tia kiel de ĉiuj popoloj: ĝi defendas sin kaj neniel volas malaperi, kio okazus se ĝin akceptus ekz. Eŭropa Unio aŭ la Mondo."

La plej lasta frazo proponas problemon facile solveblan: tiam homoj kun la opinioj de Tiŝljar simple transiru al Ido... Sed pli serioze: ni ne komprenas de kie s-ro Tiŝljar spuras, ke la Esperantianoj "supozigas la esperantan popolon sufiĉa al si mem kaj rezignas pri la celo transdoni esperanton al pli vastaj tavoloj de la homaro". Kial li ignoras la grandan publikrilatan laboron de la raŭmistoj? Certe konata estas la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo ĉe la plej grava verkista organizo en la mondo, PEN-Klubo Internacia. Konata devus esti ankaŭ la granda laboro en didaktika kaj lingvotesta fakoj. De kie li fantazie deduktas sian komprenon pri la raŭmismo?

La efektiva diverĝo inter la ideoj de Tiŝljar kaj la raŭma vojo situas en lia insisto ideologie motivi la tutan fenomenon, dum la Esperanta Civito ne donas ideologian klarigon pri la ekesto de la esperanta popolo. Interalie tio gardas la ideologian plurismon, kiu ebligas en la Civito la kunvivon (ne nur la apudvivon, kiel okazas en UEA) de klasbatalantoj kaj konservativaj romkatolikoj, ekzemple. Se ni estas popolo, ni ne povas esti unuideologiaj, sekve unupartiaj!

Ŝajnas ke Tiŝljar devus (re)legi plurajn tekstojn rilate al la interna ideo zamenhofa, multe pli (pra)raŭmisma ol li komprenis. Utila komenco troviĝas jam en ĉi tiu retpaĝo. Ĉiukaze, dialogo kun li estas bonvena, almenaŭ niaflanke.

[HeKo 479 4-A, 30 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1186 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.1628 s s