Esperanta Civito

La esperanta popolo funebras pro Leen Deij

Civitano Leendert C. Deij, la poeto kiu interalie verkis la klasikaĵon "Al juda foririnto", mortis hodiaŭ posttagmeze en nederlanda hospitalo, pro la missekvoj de operacio, kiu sukcese riparis femuran frakturon kaŭzitan de enhejma falo, sed ne evitis fatalon.

Leen Deij estis la fakta dojeno de la Esperanta Civito. Li kunlaboradis, intense kaj altnivele, al ĉiuj periodaĵoj de LF-koop: la redakcioj de "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto" kaj "Femina" estas aparte tuŝitaj de lia forpaso. Krom kooperanto de LF kaj apoganto de KCE, li estis ankaŭ membro de Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado.

Honore al c-ano Leen Deij, estas nuligita la jubilea bankedo en Lombardio por festi la dekan datrevenon de la promulgado de la Konstitucio: anstataŭe, ekde 21h00 de 2 junio 2011 (Tago de la Esperanta Lingvo) okazos funebra akto, ĉe hotelo Galles en Milano.

Dum la funebra akto estos laŭtlegitaj, laŭvice de naŭ gecivitanoj, la paragrafoj de la lasta artikolo de Leen Deij, aperinta en la ĵusa numero de "Heroldo de Esperanto". La oracion faros la Konsulo. Kvankam c-ano Deij ne estis religiema, c-ano Vinko Oŝlak elektis por laŭtlegado kvar fragmentojn el leteroj de apostolo Paŭlo.

Okaze de la parlamenta sesio, kaj samtempe en la sidejo de ĉiu paktinta establo kiu aliĝas al la funebro, la esperanta flago estos nigre drapirita.

Post la kremacio en Nederlando, parto de la cindroj estos konservataj en la Esperanta Panteono, en urno dediĉota al Leen Deij: jam estas la konsento de lia filo, mankas nur la formala aprobo de la Kapitulo. La solenaĵo disvolviĝos en Ĉaŭdefono, 14 aprilo 2012.

La esperanta popolo funebras pro la perdo de aŭtenta proleta poeto, de klarvida saĝulo, de aminda kaj amema Homo.

(Giorgio Silfer, nuna konsulo de la Esperanta Civito)

[HeKo 483 5-C, 31 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0572 s s