Esperanta Civito

Pri la esperanta tempobanko (Lex Margarita)

Art. 1 (Celo)
§ 1. Por stimuli la koherigon de la esperantlingva komunumo, konforme al la artikolo 2 de la Konstitucio de la Esperanta Civito, estas kreita la Pasvorta Reto.
§ 2. La Pasvorta Reto adicias la avantaĝojn de la iama "Amikeca Reto" al la avantaĝoj de la iama konsularo, ene de organiza modelo inspirita de la tempobankoj, bazita ne sur la koncepto de servo, sed sur tiu de interŝanĝo.

Art. 2 (Funkciado)
§ 1. Per administra akto la Konsulo aŭ ties delegito proponas la reglamenton de la Pasvorta Reto.
§ 2. La reglamento detalas la funkciadon, normigante interalie: a) la aliĝon al la Pasvorta Reto; b) la ofertoliston; c) la uzadon de horĉekoj, kadre de la principoj esprimitaj de ĉi tiu leĝo.

Art. 3 (Aliĝo)
§ 1. La Pasvorta Reto konsistas el individuaj membroj.
§ 2. Por aliĝi necesas havi la esperantan civitanecon aŭ akcepti deklaron, kun la apogo de almenaŭ du retanoj.
§ 3. La enskribo de nova retano estas subordigita al: a) la permeso publikigi la proprajn datumojn; b) la prezento de la propra ofertolisto; c) la akiro de almenaŭ unu horĉeka libreto.

Art. 4 (Elementoj)
§ 1. La ofertolisto inkludas ĉiun helpon interŝanĝeblan en la Pasvorta Reto. Ĝi estas ĝisdatigebla de la retanoj mem, laŭ propono submetota al la retestro.
§ 2. La horĉekoj estas je la nomo de la retano. Sur la horĉeko la retano notas la kvanton da horoj ŝuldataj pro la ricevita helpo.

Art. 5 (Retestro)
La Pasvorta Reto estas administrata de retestro, elektota de la Kapitulo.

Art. 6 (Financa klaŭzo)
La administrado de la financaj rimedoj destinitaj al la Pasvorta Reto okazas tra specifa konto en la Civita banko.

[La Senato aprobis dum la parlamenta sesio en Milano, 3 junio 2011]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(25 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0591 s s