Esperanta Civito

Unua agnosko kiel subjekto de internacia juro

"La Esperanta Civito, reprezentata de sia Konsulo, kaj la Kabinda Respubliko, reprezentata de sia Kanceliero, agnoskas reciproke unu la alian subjektoj de internacia juro, kaj ili starigas sian legacion ĉe ĉiu subjekto laŭ la reguloj de diplomatio".

Per tiu deklaro en tri lingvoj (esperanto, franca, fjota) okazis la unua agnosko pri la Esperanta Civito kiel subjekto de internacia juro, hodiaŭ matene en Milano, kun la unuanima aprobo de la Senato. La aprobon antaŭis diskuto, kie la ruĝa grupo demandis pri la neperfortaj metodoj ĉe la Kabinda Respubliko. La Kanceliero respondis ke, se Kabindo ne aplikus neperfortajn metodojn, ĝi ne povus esti membro de UNPO, Organizo de la nereprezentitaj popoloj. Li atentigis pri la pruvoj ke la atako kontraŭ la buso de la togolanda futbalteamo estis organizita de angolanoj kaj ne de kabindanoj: interalie la rifuzo de Angolo pri sendependa enketo fare de Human Rights Watch.

Antaŭ la subskriboj, la kabinda kanceliero, d-ro Joël Batila, koncize retrospektivis la historion de Kabindo, el protektorato de Portugalio ĝis teritorio sub la okupacio de Angolo. Siavice, la Konsulo rememorigis pri la rilatoj de la Esperanta Civito kun la membroj de UNPO, kie ĝi estas observanto, kun formala peto iĝi plena membro. Li emfazis ke nia Konstitucia Ĉarto estis la modelo por tiu de la sendependa Kabinda Respubliko. Li rimarkigis ke ĝuste ĉe la rivero Kongo, kie situas Kabindo, disvolviĝas la intrigo de la lasta, nefinita romano de Jules Verne, kiu profetis pri la disvastigo de esperanto en Afriko.

La agnoskan deklaron akompanas akordo inter la du subjektoj, aprobita kaj subskribita surloke, kiel aneksaĵo al la deklaro. La akordo enhavas sep punktojn, kiuj reguligas la kooperadon inter la du subjektoj. Projektoj de kooperado estos disvolvitaj en la lingva kaj la diplomatia terenoj, kaj en tiu de la publika administracio. Esperanto estos unu el la oficialaj lingvoj de la kabinda kancelario, kies oficistoj estos lingve formitaj danke al la Esperanta Civito. La Kabinda Respubliko mem faros ĉion eblan por la disvastigo de la uzo de esperanto tra la afrikaj landoj kun kiuj Kabindo rilatas. Specifa ĉapitro estos destinita al la kostoj pro la uzo de esperanto, en la bilanco de la Kabinda Registaro.

La ceremonio, kiu ja estis parto de la Senata sesio, kaj disvolviĝis en esperanto kaj la franca sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey, finiĝis per la reciproka transdono de donacoj. Inspirite de la bildo pri la ideala civito, kiu situas en niaj retpaĝoj, reprezentanta Urbinon, kies duko estis portretita kun glavo kaj libro, laŭ la renesanca simbolismo, nia legacia korespondantino enmanigis al la Kanceliero arte cizelitan svisan tranĉilon kaj bele binditan ekzempleron de la Fundamento. Laŭ invito de la Vickonsulo, sen. Dieter Rooke fermis la tuton per solkantado de la unuaj strofoj de la himno de Esperantio, "La Espero".

[HeKo 483 8-C, 3 jun 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0620 s s